Antonino 'Ninni' Cassarà (naskita la 7-an de majo, 1948 en Palermo, mortis la 6-an de aŭgusto 1985) estis itala komisaro de la movokomando de Palermo. Li estis altranga ĉasisto de mafiuloj mortigita de membroj de la Mafio.

Antonino Cassarà
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1947 (1947-05-07)
en Palermo
Morto 6-an de aŭgusto 1985 (1985-08-06) (38-jaraĝa)
en Palermo
Tombo Cemetery Sant'Orsola
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo policisto
vdr

Ninni Cassarà estis proksima kunlaboranto de Giovanni Falcone kaj lia kontraŭ-mafia grupo. Kvankam Cassarà kaj lia teamo estis nebone ekipitaj kaj havis malmultan politikan subtenon, ili atingis kelkajn kernajn sukcesojn. Per vasta esplorado, Cassarà sukcesis produkti liston de arestaj mandatoj por pli ol 160 membroj de la mafio en 1982, kio estis la plej granda kaj plej ampleksa kolekto de internaj procezoj kaj hierarkioj. Li povis realigi ĉi tiun liston kun la helpo de multaj pentitoj, kiuj estis pretaj kunlabori kun la polico dum la mafiaj militoj pro timo esti murditaj de la klano Cosa Nostra ĉirkaŭ Totò Riina. Unu el liaj ĉefaj informantoj estis, inter aliaj, Salvatore Contorno, ĉar li sciis pli pri la internaj ligoj de la internacia heroina komerco kaj povis atesti pri ĝi. Antonino Cassarà estis murdita la 6-an de aŭgusto 1985 fare de membroj de la mafio. Murda taĉmento de naŭ armitaj mafiuloj surprizis lin kaj lian korpogardiston antaŭ sia domo. Li mortis ĉe la brakoj de sia edzino dum lia filino rigardis la agon ekde la balkono. Cassarà ricevis plurajn premiojn pro sia agado kontraŭ la mafio, kiel la Civila Valoro.