Apaĉa Programaĵa Fondaĵo
Apaĉa Programaĵa Fondaĵo (angle Apache Software Foundation, mallongigite ASF), estas komunumo por evoluigi malfermitajn programojn. Ĝi estas organizita en la formo de usona fondaĵo, ne-profit-cela asocio.
Apaĉa Programaĵa Fondaĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
fondaĵo open-source project (en) | |||||
Komenco | 25-a de marto 1999 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Forest Hill | ||||
Fondinto(j) | Brian Behlendorf • Martin Krämer vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Apache Software Foundation project (en) vd | ||||
Agokampo | libera programaro | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | fondaĵo | ||||
Por siaj produktoj la fondaĵo kreis apartan licencon, la Apaĉan Licencon. Nun oni aplikas ĝian version 2.0.
La unua produkto de la fondaĵo estis la retservilo Apache, kies evoluigo komenciĝis en 1994, mallonge post la ekesto de TTT. Ĝia unua eldonita versio eliris en aprilo 1995. Pro ĝia sukceso tiu "Grupo Apache" aliĝis interesuloj pri aliaj produktoj, kiuj nun same aperas sub la nomo kaj la licenco Apache. En 1999 la grupo fondis la fondaĵon en la usona subŝtato Delavaro. La fondaĵo interalie ankaŭ evoluigas la liberan programon Apache Continuum.
La laboron de la fondaĵo subtenas mecenatoj. Kiu regule donacas almenaŭ 5.000 usonajn dolarojn jare, eniras en specialan mecenatan kategorion laŭ jena tabelo:
Mecenata kategorio |
Minimuma jara donaco |
---|---|
bronza | 5.000 dolaroj |
arĝenta | 20.000 dolaroj |
ora | 40.000 dolaroj |
platena | 100.000 dolaroj |