Appèlbergen

(Alidirektita el Appelbergen)

La Appèlbergen (Apelmontoj) estas arbaro oriente de Glimmen, en la provinco Groningen , Nederlando.

La lageto en Appèlbergen
La militmonumento ĉe la lageto

Groninganoj prononcas la nomon kun akcento sur la è, do kiel la vorto apelo, en la jura /armea signifo.

Origine la nomo estis prononcata kun akcento sur la a, do kiel la vorto ‘’appel’’ (= pomo), ĉe kiu la pomo referencas al la frukto de la pinarbo (nederlande: dennenappel t.e. pinpomo).

Kaŭzo de la ŝanĝo de la akcento estas ĉar la arbaro longtempe estis uzata kiel armea ekzercejo. La kiel ŝerco celata prononco estas tiel enkomuniĝinta, ke multaj Groninganoj korektas tiujn kiuj “misprononcas” la nomon.

Dum la dua mondmilito germanoj (nazioj) kaŝe entombigis en Appèlbergen 34 homojn, post kiam ili estis mortpafitaj kiel reprezalio. El la 34 homoj 15 neniam estas retrovitaj.

En la arbaro estas pavilono, tuj apud la granda flako (marĉeto) kiu situas en la mezo de la arbaro.

Antaŭe estis en la areo subĉiela naĝejo, de kiu ankoraŭ restaĵoj videblas.

La Pieterpad kondukas tra la Appèlbergen.

La Hoge Hereweg (Alta Romia vojo) kondukas tra Appelbergen kaj antaŭe estis grava ligo inter Groningen kaj Coevorden

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti