Glimmen
Glimmen estas vilaĝo en la komunumo Groningen, provinco Groningen, Nederlando.
Glimmen | |||
---|---|---|---|
vilaĝo loĝloko en Nederlando vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 345 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 8′ N, 6° 38′ O (mapo)53.13836.6286Koordinatoj: 53° 8′ N, 6° 38′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Glimmen [+] | |||
Ĝi situas proksimume dek kilometroj sude de la urbo Groningen kaj kvin kilometroj sude de Haren.
Glimmen havas ĉirkaŭ 1500 loĝantojn (2023). La rivereto la Drentsche Aa laŭiras la vilaĝon, proksime de la monumenta bieno, la Huis te Glimmen (Domo en Glimmen). Sude de la vilaĝo situas la Nationaal Park Drentsche Aa. (Nacia Parko Drentsche Aa)
La Appèlbergen (Apelmontoj) estas arbaro oriente de la vilaĝo. Tra la arbaro kondukas malnova vojo, la Hereweg (antaŭe Heirweg t.e. armea vojo). Alia arbaro estas la Quintus-arbaro.
Loĝis en Glimmen
redakti- Johan Fabricius (1899-1981), fama verkisto, loĝis en De Moushörn (La Sabelikangulo) (Vidu foton sube dekstre).
- Petrus van Oeckelen (1792-1878), orgenkonstruisto, loĝis en la domo 'Haaksbergen'.
- Jhr. Roelof Antonius Quintus (1816-1894), eks-urbestro, eks-juĝisto kaj notario en Groningen, loĝis en la Huis te Glimmen kaj nomdonanto de la Quintus-arbaro.
- Egbert Reitsma (1892-1976), arkitekto, loĝis en la domo 'Heemstede (Oeckelenhof)'.
- Jan Vroom (1920-1945), rezistulo, pafekzekutita de la nazioj ĉe la Woeste Hoeve kiel reprezalio por la atenco je Hanns Rauter.
Fotaro
redakti-
Huis te Glimmen (Domo en Glimmen)
-
Huis te Glimmen kun alveturaleo
-
La blanka muelejo en Glimmen
-
Biendomo Welgelegen en Glimmen
-
Quintus-arbaro en Glimmen
-
Drentsche Aa apud Glimmen
-
Vilao De Brinkkamp, arkitekto A.R. Wittop Koning (1920)
-
Domo de la forstisto
-
Antaŭa Pramdomo
-
Memortabuloj pri la viktimoj de la Dua Mondmilito en Appelbergen
-
Pavilono en Appelbergen