Petrus van Oeckelen

Petrus van Oeckelen (Breda, 15-an de aŭgusto 1792 - Harendermolen, 13-an de aŭgusto 1878), estis nederlanda orgenkonstruisto.

Petrus van Oeckelen
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1792 (1792-08-15)
en Breda
Morto 13-an de aŭgusto 1878 (1878-08-13) (85-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr
Orgeno de la kirko en Beerta konstruita en 1861

Vivo kaj laboro redakti

Van Oeckelen naskiĝis en 1792 kiel filo de instrumentfaristo kaj orgenkonstruisto Cornelis van Oeckelen kaj de Elisabeth Coenen. Ĉirkaŭ 1808 li estis enoficigita kiel urba kariljonisto de Breda. En 1810 li transloĝiĝis al Groningen (urbo) kie li fariĝis kariljonisto de la Martinituro. En 1837 li ekloĝis kiel orgenkonstruisto en Harendermolen, apud Glimmen. En tiu jaro li transprenis la firmaon de la mortinta orgenkonstuisto Johannes Wilhelmus Timpe. La rom-katolika Van Oeckelen antaŭ ĉio konstruis orgenojn por protestantaj kirkoj en norda Nederlando. Li tamen ankaŭ konstruis orgenon por la rom-katolika Broerkerk (Fratokirko) de Groningen.

Li edziĝis je la 30-a de junio 1825 en Groningen kun la pli ol sep jaroj pli juna Joanna Maria Theresia Auwerda, filino de Christianus Auwerda kaj Margarita Elizabetha Paping. El tiu geedziĝo naskiĝis ses infanoj, el kiuj tri samkiel ilia patro fariĝis orgenkonstruisto. Van Oeckelen mortis en 1878 en Harendermolen en aĝo de preskaŭ 86 jaroj. Du el liaj filoj, Cornelis Aldegundis kaj Antonius, daŭrigis la firmaon de ilia patro.