Arévalo de la Sierra

municipo en Hispanio

Arévalo de la Sierra [aREbalo delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza.

Arévalo de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras Altas (Altaj Teroj)
Poŝtkodo 42161
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 2° 24′ U (mapo)41.947222222222-2.4Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 209 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arévalo de la Sierra (Provinco Sorio)
Arévalo de la Sierra (Provinco Sorio)
DEC
Arévalo de la Sierra
Arévalo de la Sierra
Situo de Arévalo de la Sierra
Arévalo de la Sierra (Hispanio)
Arévalo de la Sierra (Hispanio)
DEC
Arévalo de la Sierra
Arévalo de la Sierra
Situo de Arévalo de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arévalo de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Arévalo de la Sierra en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 73 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 29 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio estas loĝlokoj Torrearévalo kaj Ventosa de la Sierra, same kiel la jam senhomejoj Castellanos de la Sierra kaj Acebal de Garagüeta. ​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Castellanos de la Sierra. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Torrearévalo kaj Ventosa de la Sierra.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti