La Araba Legio (arabe الفيلق العربي, al-Ĝajŝ al-Arabi) estis la regula armeo de Transjordanio kaj respektive Jordanio en la unua duono de la 20a jarcento.

Araba Legio
terarmeo
armea legio
Komenco 1920 vd
Fino 1-a de marto 1956 vd
Lando(j) Jordanio vd
Sidejo Zarkao
vdr
La Araba Legio en Irako durante la Angl-Iraka Milito en 1941.

Historio redakti

Ĝi estis formita de la kolonia brita administrado en la 1920-aj jaroj, kunigante fortojn kiuj estis servintaj por la Otomana Imperio kun aliaj arabaj, kiuj estis estritaj de britaj oficiroj.[1] La Legio formiĝis kiel polico por pluteni la ordon inter la triboj de Transjordanio kaj por protekti la gravan ŝoseon Jerusalemo-Amano.

En 1939, John Bagot Glubb, plej konata kiel Glubb Paŝa, iĝis komandanto de la Legio kun la generalo Abdul Kadir Paŝa Al-Ĝundi kiel helpokomandanto; tiele la Legio iĝis la araba armeo plej bone trejnita.

Dum la Dua Mondmilito, la Araba Legio partoprenis en la brita militklopodo kontraŭ la fortoj de la Akso en la Fronto de Mediteraneo kaj Mezoriento. Tiam ties fortoj estis pliiĝantaj al 1 600 homoj.

La Araba Legio partoprenis aktive en la Arab-israela milito de 1948. El totalo de iom pli ol 6 000 soldatoj, la milita truparo de la Araba Legio konsistis el 4 500 homoj en kvar batalionoj kun tankoj kaj helpo trupoj.

Finfine la fortoj integriĝis en la estontaj Militaj Fortoj de Jordanio.

Referencoj redakti

  1. Avi Shlaim (2007), Lion of Jordan: The Life of King Hussein in War and Peace, Allen Lane, ISBN 978-0-7139-9777-4, p. 17

Bibliografio redakti

  • Dupuy, Trevor N, Elusive Victory, The Arab-Israeli Wars, 1947–1974, Hero (1984)
  • Glubb, John Bagot, The Arab Legion, Hodder & Stoughton, London (1948)
  • Roubicek, Marcel, Echo of the Bugle, extinct military and constabulary forces in Palestine and Trans-Jordan 1915, 1967, Franciscan (Jerusalem 1974)
  • Avi Shlaim (2007). Lion of Jordan: The Life of King Hussein in War and Peace, Allen Lane. ISBN 978-0-7139-9777-4
  • P.J. Vatikiotis, (1967). Politics and the Military in Jordan: A Study of the Arab Legion, 1921-1957, New York, Praeger Publishers. ISBN
  • The Arab Legion (Men-at-arms) (Paperback) de Peter Young, 48 pages, Osprey Publishing (15 Jun 1972) ISBN 0-85045-084-5 and ISBN 978-0-85045-084-2