Olivdorsa kanario
(Alidirektita el Arabia kanario)
La Olivdorsa kanario aŭ Arabia kanario (Serinus rothschildi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Olivdorsa kanario
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus rothschildi (Ogilvie-Grant, 1902) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Saŭdarabio kaj Jemeno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Tems pri tre grizeca sablokora kanario, pli malhela supre kun iom flaveca pugo kaj rimarkinda dika beko tre dika kaj kurbeca en la supra makzelo kvazaŭ psitakeca.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. 2008 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.