Aranĝaka, Aranjaka, Aranyakas (en Sanskrito: āraṇyaka आरण्यक) konstituas la filozofion pri la rita oferceremoniaro de la antikvaj hinduismaj religiaj tekstoj, nome Vedoj.[1] Ili tipe reprezentas la plej fruajn sekciojn de Vedoj, kaj estas unu el multaj tavoloj de Vedaj tekstoj.[2] La aliaj partoj de Vedoj estas la Samhita (benoj, himnoj), Brahmana (komentarioj), kaj la Upaniŝadoj (spiriteco kaj abstrakta filozofio).[3][4]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Aranĝaka priskribas kaj studas ritarojn el variaj perspektivoj, sed kelkaj inkludas filozofiajn spekulativojn. Por ekzemplo, la Katha Aranĝaka studas ritojn konektitajn kun la Pravargja.[5] La Aitareĝa Aranĝaka inkludas klarigon de la Mahavrata ritaro el ritaj ĝis simbolaj meta-ritaj vidpunktoj.[6] Aranĝaka, tamen, estas homogena nek laŭ enhavo nek laŭ strukturo.[6] Aranĝaka estas foje identigita kiel karma-kanda (कर्मकाण्ड) / (कांड), ritara ag/ofera sekcio), fum la Upaniŝadoj estas identigitaj kiel jnana-kanda (ज्ञानकाण्ड /कांड) sciaro/spirita sekcio).[3][7] En alternativa klasigo, la frua parto de Vedoj estas nomata "samhita" kaj la ritara komentario en la mantroj kaj ritoj estas nomata Brahmana kun kiu estas identigita la ceremonia karma-kanda, dum Aranĝaka kaj Upaniŝadoj estas referencata kiel la jnana-kanda.[8]

En la enorma volumo de antikva hindia Veda literaturo, ne estas absolute universale vera distingo inter Aranĝaka kaj Brahmana. Simile, ne estas absoluta distingo inter Aranĝaka kaj Upaniŝadoj, ĉar kelkaj Upaniŝadoj estas aligitaj ene de kelkaj Aranĝaka.[9] Aranĝaka, kun Brahmana, reprezentas la aperantajn transirojn en postaj Vedaj religiaj praktikoj.[10] La transiro kompletigas per la florado de antikva hindia filozofio en la eksteraj ofer-ritaj filozofiaj traktaĵoj de Upaniŝadoj.[11]

Notoj redakti

  1. "Aranyaka". Random House Webster's Unabridged Dictionary.
  2. En post-Vedaj klasigoj pere de la tekstotipoj, la Aranĝaka estas unu el kvin, kaj aliaj kvar estas Samhita, Brahmana, Upasana kaj Upaniŝadoj; vidu A Bhattacharya (2006), Hindu Dharma: Introduction to Scriptures and Theology, (ISBN 978-0595384556), pp. 5-17
  3. 3,0 3,1 A Bhattacharya (2006), Hindu Dharma: Introduction to Scriptures and Theology, (ISBN 978-0595384556), pp. 8-14
  4. Barbara A. Holdrege (1995), Veda and Torah: Transcending the Textuality of Scripture, State University of New York Press, (ISBN 978-0791416402), pp. 351-357
  5. M. Witzel, Katha Aranyaka, Cambridge: Harvard Oriental Series 2004: xxviii sqq
  6. 6,0 6,1 Jan Gonda (1975), Vedic Literature: (Saṃhitās and Brāhmaṇas), Otto Harrassowitz Verlag, ISBN 978-3447016032, page 424-426
  7. Vidu Shankara's Introduction el Google Books to Brihad Aranyaka Upanishad en pp. 1-5; Citaĵo - "The Vedas are divided in two parts, the first is the karma-kanda, the ceremonial part, also (called) purva-kanda, and treats on ceremonies; the second part is the jnana kanda, the part which contains knowledge, also named uttara-kanda or posterior part, and unfolds the knowledge of Brahma or the universal soul." (Tradukisto: Edward Roer)
  8. Stephen Knapp (2005), The Heart of Hinduism: The Eastern Path to Freedom, Empowerment and Illumination, (ISBN 978-0595350759), pp. 10-11
  9. AB Keith (2007), The Religion and Philosophy of the Veda and Upanishads, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120806443), pp. 491-492
  10. Edward F Crangle (1994), The Origin and Development of Early Indian Contemplative Practices, Otto Harrassowitz Verlag, (ISBN 978-3447034791), pp. 55-59
  11. AB Keith (2007), The Religion and Philosophy of the Veda and Upanishads, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120806443), pp. 491-509

Bibliografio redakti

  • Vaidik Sahitya aur Samskriti ka swarup (in Hindi) by Om Prakash Pande. Vishwa Prakashan (A unit of Wylie Eastern) 1994, New Delhi .(ISBN 81-7328-037-1)
  • Aitareya Aranyaka – Angla traduko de A. B. Keith, London 1909
  • Arthur Berriedale Keith, The Aitareya Aranyaka: Edited from the manuscripts in the India Office and the Library of the Royal Asiatic Society with introduction, translation, notes, ... unpublished of the Sankhayana Aranyaka, Eastern Book Linkers (1995) (ISBN 81-86339-14-0)
  • Aitareya Aranyaka – A Study . Dr. Suman Sharma. Eastern Book Linkers. New Delhi 1981
  • Taittiriya Aranyaka, with Sayana Bhashya . Anandashram, Pune 1926.
  • B.D. Dhawan. Mysticism and Symbolism in Aitareya and Taittiriya Aranyakas, South Asia Books (1989), (ISBN 81-212-0094-6)
  • Charles Malamoud, Svādhyāya : récitation personelle du Veda Taittirīya-Āranyaka livre II: texte; traduit et commenté par Charles Malamoud. Paris : Institut de civilisation indienne, 1977
  • Houben, Jan. The Pravargya Brāhmaṇa of the Taittirīya Āraṇyaka: an ancient commentary on the Pravargya ritual; introduction, translation, and notes by Jan E.M. Houben. Delhi: Motilal Banarsidass Publishers, 1991.
  • Michael Witzel, Katha Aranyaka : Critical Edition with a Translation into German and an Introduction, Harvard Oriental Series, Harvard Department of Sanskrit and Indian Studies (2005) (ISBN 0-674-01806-0) (in German)
  • Bhagyalata A. Pataskar, The Kaṭhakāraṇyakam (With text in Devanāgarī, Introduction and translation. New Delhi: Adarsha Sanskrit Shodha Samstha / Vaidika Samshodhana Mandala, 2009.