LACZKÓ Aranka (pro. lacko:) estis hungara aktorino naskita en Kassa en 1861 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de julio 1953. Ŝi estis patrino de verkisto Géza Laczkó.

Aranka Laczkó
Persona informo
Naskonomo Laczkó Aranka Erzsébet
Naskiĝo 16-an de novembro 1861 (1861-11-16)
en Košice
Morto 19-an de julio 1953 (1953-07-19) (91-jaraĝa)
en Pesterzsébet
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infano Géza Laczkó
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Biografio redakti

Aranka Laczkó debutis en 1876 en la provinca trupo de György Völgyi kaj post du jardekoj en vagantaj trupoj ŝi iĝis ano de la hungara nacia teatro de Koloĵvaro ĝis sia pensiuliĝo (1896-1929). Ŝi ludis ankaŭ en filmoj de Jenő Janovics. Ŝin ligis sincera amikeco al aktorino Mari Jászai.

Teatraj roloj redakti

  • Portia (Shakespeare: A velencei kalmár); Élektra (Sofoklo: Élektra); Blanda királyné (Dóczi: A csók); Margitkirálynő (Shakespeare: III. Richard); Gauthier Margit (Dumas: A kaméliás hölgy); Éva (Madách: Az ember tragédiája); Claire (Ohnet: A vasgyáros); Szerémy grófnő (Csiky: A nagymama).

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Cox és Box (1915) - S-ino Bouncer
  • A tanítónő (1917) – damo
  • Az örök titok (1938) – S-ino Blanchard

Fontoj redakti