Arauzo de Torre [araUzo deTOre] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Arauzo estas de eŭska deveno, dum de Torre aludas al iama defendoturo, nuntempe parto de la preĝejo. Tiukadre aperas turo en la municipa blazono.

Arauzo de Torre
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09451
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 3° 25′ U (mapo)41.798333333333-3.4225Koordinatoj: 41° 48′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 939 m [+]
Areo 13,59 km² (1 359 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arauzo de Torre (Provinco Burgoso)
Arauzo de Torre (Provinco Burgoso)
DEC
Arauzo de Torre
Arauzo de Torre
Situo de Arauzo de Torre
Arauzo de Torre (Hispanio)
Arauzo de Torre (Hispanio)
DEC
Arauzo de Torre
Arauzo de Torre
Situo de Arauzo de Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arauzo de Torre [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 92 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, en la valo de la rivero Aranzuelo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La toponimo Arauzo estas tre dokumentita en la Mezepoko, sed kun tre diversaj literumoj: Arabuzo, Arauz, Arauzh, Araut, Arauso, Arauço, Harauz, Arabzo. Tiuj aludas al tri loĝlokoj similnomaj (Arauzo de Salce, Arauzo de Miel kaj Arauzo de Torre).

Arauzo de Torre, kun multaj aliaj loĝlokoj, formis parton de la Jurisdicción de los Arauzos, formita de lokoj de la sudo de la montaro (nome Arauzo de Miel, Arauzo de Salce, Baños de Valdearados, Hontoria de Valdearados, Doña Santos, Espinosa de Cervera, Hinojar del Rey, Huerta de Rey, Quintanarraya, Tubilla del Lago, La Gallega, Valdeande, Jaramillo de la Fuente kaj Riocavado de la Sierra). En la Censo de Vecindarios de la Corona de Castilla de 1591​ estis nomita Arauço de Torre, kaj apartenis al Partido de los Arauces, inkludita en la provinco Burgoso. La Jurisdicción de Los Arauzos, estis reĝlanda, en la partio de Aranda de Duero, kaj havis ordinaran urbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti