Arbancón [arbanKON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Arbancón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Gonzalo Bravo Bartolomé (PP)
Demografio
Loĝantaro 145  (2023) [+]
Loĝdenso 4,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 3° 7′ U (mapo)40.965833333333-3.1136111111111Koordinatoj: 40° 58′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 903 m [+]
Areo 34,93 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Arbancón (Hispanio)
Arbancón (Hispanio)
DEC
Arbancón
Arbancón
Situo de Arbancón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arbancón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 160 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,58 loĝ/km².

Situo redakti

Arbancón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 903 m super marnivelo; je 57 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34,93 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′57″N 3°06′49″Ok.

 
Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Guadalajara.
Nordokcidente: Tamajón Norde: Semillas kaj Arroyo de las Fraguas Nordoriente: Monasterio
Okcidente: Tamajón   Oriente: Cogolludo
Sudokcidente: Cogolludo Sude: Cogolludo Sudoriente: Cogolludo

Historio redakti

Dum pli ol duonjarcento Arbancón havis multe pli ol 600 loĝantojn ĝis mezo de la 20-a jarcento. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 609 loĝantoj en 1940 al 160, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato, malproksimeco, malriĉo ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arbancón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Arbancón kie oni falis al la nunaj 160.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti