Forhakado estas hakado de arbaro per (hakilo, segilo, motorsegilo, modernaj maŝinoj ekz. per lignorikoltmaŝinoj), kies celo estas senarbarigo. En pli nova koncipo tiel nomiĝas ankaŭ arbarminado.

Forhakejo en Suda Finnlando

La materialo akirita per la minado nomiĝas lignaĵo aŭ lignaro kaj ne ligno. La ligno estas biologia viva materialo konsistanta el ksilemo (ligneca parto de trunko) kaj ties ĉeloj.

Forigado de ŝtipoj post la forhakado poste nomiĝas forŝtipado.

Arbarklarigado aŭ kalvigado estas forhakado, kiu ne konsistas en forigi ĉiujn aŭ plejajn arbojn cele al senarbarigo, sed nur en forigi kelkajn arbojn por havi etan aŭ internan areon ene de arbaro, nome maldensejo. Tio permesas pli facilan kreskadon de selektitaj specioj de arboj.

Vidu ankaŭ redakti