La Archipoeta (arĥipoeto, naskiĝis inter 1125 kaj 1135, mortis post 1165), kies vera nomo ne estas transdonita, estis unu el la plej gravaj latinlingvaj poetoj de la 12-a jarcento kaj ekzemplulo de la vagabonda poezio. Li uzas klasikajn heksametrojn (estas por ĉio sezon', ankaŭ mi do momenton elpetas) same kiel mezepokajn formojn (ekzemple la "hakita" ritmo de: Certanokte de sabat' -- mi el dorm' vekiĝis).

Archipoeta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1129 (1129-11-30)
Morto 30-an de novembro 1164 (1164-11-30) (35-jaraĝa)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo poeto • Goliardoverkisto
Verkoj Confessio Goliae
vdr

Verkoj redakti

Nur dek kantoj de la arĥipoeto estas transdonitaj.

I: Lingua balbus, hebes ingenio
II: Fama tuba dante sonum
III: Omnia tempus habent
IV: Archicancellarie, vir discrete mentis
V: Nocte quadam sabbati somno iam refectus
VI: En habeo versus te precipiente reversus
VII: Archicancellarie, viris maior ceteris
VIII: Presul urbis Agripine
IX: Salve, mundi domine, Cesar noster, ave!
X: Estuans intrinsecus ira vehementi

En la sekva alineo el satira peco, li konfesas pri sia amo de drinkado, vetado kaj virinoj.

   Meum est propositum in taberna mori,
   Ut sint vina proxima morientis ori.
   Tunc cantabunt letius angelorum chori:
   "Deus sit propitius huic potatori."

proza traduko:

   Mi intencas morti en taverno,
   por ke vino estu proksime de mortanta buŝo.
   Tiam la ĥoroj de anĝeloj kantos pli feliĉe:
   "Dio estu favora al tiu ĉi drinkemulo."

La satiran efikon elvokas la anstataŭigo de peccatori (pekanto) per potatori (drinkemulo).

En Esperanto redakti

Gerrit Berveling tradukis kelkajn kantojn kaj aperigis ilin en la eldonejo Fonto, en La Karavelo kaj en Beletra Almanako numero 3, paĝoj 29–37. Ili poste devos aperi en Antologio Latina.

  • Kanto 1 (3) aperis sub la titolo Unua peto al Reinald de Dassel: "Estas por ĉio sezon'" - ankaŭ mi do momenton elpetas
  • Kanto 8 (2) aperis sub la titolo Jona pent-eldiro: Famo tubje laŭte sonas
  • Kanto 9 (5) aperis sub la titolo Vizio: Certanokte de sabat' -- mi el dorm' vekiĝis

Eksteraj ligiloj redakti