Ardisa estas municipo kaj urbeto en Hispanio, en la regioneto Cinco Villas, apartenanta al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, nordokcidente de la provinco Zaragozo, regiono Aragono, for 70 km de Zaragozo. [1] [2]

Ardisa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50614
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 0° 45′ U (mapo)42.2008637-0.75824359999999Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 27,28149 km² (27 28. 149 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ardisa (Provinco Zaragozo)
Ardisa (Provinco Zaragozo)
DEC
Ardisa
Ardisa
Situo de Ardisa
Ardisa (Hispanio)
Ardisa (Hispanio)
DEC
Ardisa
Ardisa
Situo de Ardisa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ardisa [+]
vdr

Ĝi havas areon de 27,18 km² kun populacio de 72 loĝantoj (INE 2016) kaj denseco de 2,65 loĝ/km². La urbeta poŝtkodo estas 50614. La alteco de Ardisa super la marnivelo estas 433 m, kaj tiu de Casas de Esper estas 520 m. [3]

Geografio redakti

Ardisa limas norde kun Santa Eulalia de Gállego (apartenanta al la regioneto Hoya de Huesca, sed en la provinco Zaragozo), oriente kun Biscarrués, sude kun Puendeluna kaj okcidente kun Luna.

Estas du vilaĝoj apartenantaj al municipo de Ardisa: Sierra de los Blancos (nune senhomigita) kaj Casas de Esper (en la foto de la tabelo).[4] [5]

La vilaĝo Casas de Esper staras sur tre videbla altaĵeto, ĉirkaŭita de migdalarboj, kelkaj olivarboj kaj pinarbaroj. Somere, kiel en preskaŭ ĉiuj urboj de la ĉirkaŭaĵo, ĝia loĝantaro konsiderinde pligrandiĝas, ĝuante sian ĉirkaŭaĵon kaj la modernecojn, kiuj igas la vivon pli agrabla, kun siaj parkoj kaj naĝejoj. En ĝia termino, ekzistas kelkaj forlasitaj kuprominejoj, kiuj estis gravaj kaj proksime de la ermitejo Miramonte. Ankaŭ estas restaĵoj de ibera setlejo. [6]

Historio redakti

La municipo Ardisa apartenas nune al la regioneto Cinco Villas. Antaŭe ĝi apartenis al Hoya de Huesca. [7]

Monumentoj redakti

Elstaras ĝia paroĥa preĝejo, kiu konservas retablon de San Juan Bautista el la 15-a jarcento kaj la ermitejo Virgulino de Miramonte.

  • Kastelo Ballestar. Konstruita en 1083 fare de la reĝo de Aragono Sancho Ramírez. Ĝi havas krenelhavan turon, poste murigitan. La areo konstruita poste kiel palaco ĉirkaŭ la turo, en la enmurigita ĉirkaŭaĵo, estas laŭ gotika stilo. [8]
  • Ermitejo Sankta Vicente. Ĝia krucumita Kristo, en romanika stilo, estas nuntempe elmontrita ĉe la Dioceza Muzeo de Jaca.
  • Ermitejo Nia Sinjorino de Miramonte, de la 12-a jarcento, en romanika stilo. [5]
  • Paroĥa preĝejo de Santa Ana. Ĝi konservas retablon de San Juan Bautista, hispan-flandra gotiko de la 15-a jarcento, kaj alian de Sankta Ana, en renesanca stilo. [4]
  • Ermitejo de San Juan de Barto, nuntempe en ruinoj.
  • Peirón de Santa Ana (kruco sur ornamita kolono antaŭ eniro al la urbeto), nune translokigita el sia origina loko.

Estas menciinde redakti

Proksime estas la Digo de Ardisa, konstruita en 1932, de kie deturniĝas la akvoj de la rivero Gállego. [9]

Elstaraj homoj redakti

Ardisa estis la naskiĝloko de la legenda futbalisto en la 1920-aj jaroj, Ramón Torralba [4], en la Futbal-teamo Barcelona, kiu kune kun Samitier kaj Sancho formis unu el la plej bonaj mez-ludantoj en la historio de la klubo.

Festoj redakti

  • La 22-an de januaro, en honoro de Sankta Vincento. [4]
  • Lasta dimanĉo de majo: pilgrimado al la ermitejo de la Virgen de Miramonte, en kiu partoprenas ankaŭ proksimaj urboj.
  • La 26-an de julio, en honoro de Santa Ana.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti