Aref Baŝa al-Dajani (en araba: عارف الدجاني‎) (1856 – 14a de Aprilo, 1930) estis araba palestina politikisto kiu servis kiel urbestro de Jerusalemo en 1917–1918.

Aref al-Dajani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1856 (1856-01-01)
en Jerusalemo
Morto 30-an de novembro 1929 (1929-11-30) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

En 1918, post servi unu jaron kiel urbestro de Jerusalemo, al-Dajani aliĝis al la Administracia Komitato de la Islam-Kristana Asocio (IKA) kaj poste iĝis prezidanto de Jerusalemo kaj poste regiona de la organizaĵo. La Jerusalema Kongreso kunsidis el la 27a de Januaro ĝis la 10 de Februaro, 1919, sub estreco de Aref al-Dajani kaj Izzat Darŭazah. La rezolucio atingita en tiu forumo estis kablosendita al la Pariza Packonferenco je konto de la Araboj de Palestino, postulante nuligon de la nomita Balfura Deklaracio kaj la inkludon de Palestino kiel "integra parto de... la sendependa araba registaro de Sirio ene de Araba Unio, libera de ajna eksterkanda influo aŭ protekto."[1]

Kiel proparolanto de la Jerusalema Kongreso, al-Dajani malakceptis la politikajn proponojn de la Cionismo kaj konsentis akcepti la helpo de Britio kondiĉe, ke tio ne malhelpu la araban suverenecon en Palestino. Li komprenis kaj deziris Palestinon kiel parto de sendependa siria ŝtato regata de Faisal de la Haŝemida familio.[2]

Notoj redakti