Arenales de San Gregorio
Arenales de San Gregorio (Sablejoj de Sankta Gregoro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Arenales de San Gregorio | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Komarko | Manĉa Centro | ||
Poŝtkodo | 13619 [+] | ||
Retpaĝaro | www.arenalesdesangregorio.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Ortiz Jiménez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 712 (2010) | ||
Loĝdenso | 22,83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 19′ N, 3° 2′ U (mapo)39.309722222222-3.0255555555556Koordinatoj: 39° 19′ N, 3° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 660 m [+] | ||
Areo | 31,19 km² (3 119 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
LoĝantojRedakti
La loĝantoj nomiĝas arenaleros. La censita populacio en 2010 estis de 712 loĝantoj kaj la denseco estas de 22,83 loĝ/km².
SituoRedakti
Arenales de San Gregorio estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 660 m; je 116 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31.19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°18′35″ N 2°61′32″ Ok. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Campo de Criptana nordokcidente kaj kun Tomelloso sudoriente kaj troviĝas tre proksime de aliaj lokoj kiaj: Alameda de Cervera, Pedro Muñoz kaj Alcázar de San Juan.
EkonomioRedakti
Agrikulturo (vitoj, olivarboj, cerealoj, melonoj) kaj brutobredado. Produktado de oleo kaj vino. Trinkejoj, gastejoj kaj rura turismo.
HistorioRedakti
Ĝi separiĝis la 20an de februaro 1999 el municipo de Campo de Criptana, al kiu ĝi apartenis historie, el kiu kreiĝis kiel rura kolonio (fruktoĝardenaro), laŭ la nomigo de Arenales de la Moscarda en la 19a jarcento. Nur el 1956 la nomo estas la aktuala.