Juna Esperantistaro Argentina

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Argentino, landa sekcio de TEJO
(Alidirektita el Argent-EJO)

Juna Esperantistaro Argentina (JEA)[1] (hispane Juventud Esperantista Argentina) estas la organizo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Argentino.

Juna Esperantistaro Argentina
Juventud Esperantista Argentina
landa sekcio de TEJO
Komenco 1966
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaera Esperanto-Asocio
Tipo neregistara organizaĵo
Ĉefestro(j) Stephanie Cabovianco vd
Estr(ar)o Stephanie Cabovianco, prezidantino
Lingvoj

hispana , Esperanto

Retejo http://jea.esperanto.org.ar
vdr

Ĝi estis fondita en 1966 kaj samjare iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Argentina Esperanto-Ligo kaj uzas ties centran oficejon en Bonaero kiel asocia adreso.

Oficiala organo de la organizaĵo estis la bulteno Argent-EJO informas, kiu aperas laŭbezone de 1984 ĝis 1985, eldonita de Néstor R. Kalusky.[2]

Estraro redakti

De oktobro 2013, la asocia prezidantino estas Stephanie Cabovianco.

De 2011 ĝis 2013, estas elektita Gonzalo Sirio kiel membro de la komitato de TEJO.

En 2014 estas elektita Nicolás Aloisio kiel komitatano A.

Referencoj redakti

  1. ĝis la jaro 2012 Argentina Esperantista Junulara Organizo (aŭ mallonge Argent-EJO)
  2. Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds

Eksteraj ligiloj redakti