Ariana Sayeed

Aryana Sayeed (daria: آریانا سعید‎, naskiĝis en 1985 en Kabulo), estas afgana kantistino, kantaŭtoro kaj televida prezentisto kaj virinrajta aktivulino. Ŝi kantas kaj en la daria kaj en la paŝtuna kaj estas unu el la plej konataj kaj plej popularaj afganaj artistoj. Ŝi ankaŭ estas internacie konata kaj kantis ekzemple en ceremonio pro la 75-a jubileo de Unesko en Parizo. Ŝi estas aktivulino por la plibonigo de la pozicio de virinoj en Afganio[1].

Ariana Sayeed
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1985 (1985-07-14) (38-jaraĝa)
en Kabulo,  Demokratia Respubliko Afganio
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Aryana Sayeed ricevis kontrakton kiel prezentantino de sia propra spektaklo (Shabi Mousiki - Nokto de Muziko) ĉe unu el la distraj kanaloj en Afganio, 1TV. En 2013 ŝi subskribis kontrakton kun la afgana TOLO TV kiel unu de la geĵurianoj en la populara sed en Afganio polemika muzikprogramo The Voice of Afghanistan (La Voĉo de Afganio)[2].

Ekde la transpreno de potenco fare de la talibano en 2021[3], ŝi ne plu vivas kaj laboras en Afganio[4].

Kantaro redakti

Inter la plej popularaj kantoj estas Afghan Pesarak, Gule Seb, Anaram Anaram, Dilam Tang Ast kaj Afghanistan, Afghanistan. La kanto Banoo e Atash Nasheen priskribas la suferon de la afganaj virinoj dum jaroj da milito kaj fitraktado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Mia bela patrujo (آریانا سعید - سرزمین من), koncerto ĉe Unesko

Be tu, viva koncerto, YouTube