Ariocarpus kotschoubeyanus

Ariocarpus kotschoubeyanus estas specio en la genro Ariokarpo (Ariocarpus) el la familio de Kaktacoj (Cactaceae). La epiteto de la specio honoras la rusan princon Vasilij Viktoroviĉ Koĉubej (1812–1850).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ariocarpus kotschoubeyanus

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Caryophyllales
Familio: Kaktacoj Cactaceae
Genro: Ariokarpo Ariocarpus
Specio: A. kotschoubeyanus
'Ariocarpus kotschoubeyanus '
(Lem.) K.Schum.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ariocarpus koschoubeyanus krekas plej ofte unuope kaj apenaŭ superstaras la grundsurfacon. La pinto de la tigo estas iometa plateca kaj en sia mezo iom kuva. La tigo estas malhele olivverda kaj kreskas ĝis grandeco inter 3 kaj 7 cm diametre. La spirale situantaj verukoj estas unue oblongaj poste larĝe triangulaj kaj ĉe la pinto mallarĝaj. Ili estas 5 ĝi 13 mm larĝaj. Trans la meezo de la areoloj estas lana sulko. Ne ekzistasdornoj.

La floroj havas diametron de 1,5 ĝis 2,5 cm kaj estas purpurruĝaj. Estas konate minimume unu populacio kun blanka floroj. La kalikfolioj estas verdaj au brunecajiomete karnaj kaj ofte dufendaj. La petaloj esta lanceta, fendaj kaj pinte iomete rondaj. La filamentoj, la pistilo kaj la stigmo estas blankaj. La oblongaj fruktoj havas longecon de 8 ĝis 18 mm.

Sistematiko, Disvastigo kaj Endaĝerigado redakti

La divastiĝarealo de Ariocarpus kotschoubeyanus etendiĝas de la meksikia subŝtato Coahuila ĝis Querétaro kaj inkludas partojn de Zacatecas, San Luis Potosí, Nuevo León kaj Tamaulipas. Ĝi preferas lomozaj ebenaĵoj.

La specio estis unuafoje sendita al Eŭropo de Wilhelm Friedrich von Karwinsky (1780–1855) en la jaro 1840. Tie Charles Lemaire priskribis ĝin 1842 kiel Anhalonium kotschoubeyanum.[2] Karl Moritz Schumann ordigis ĝin 1898 en la genro Ariocarpus zu.[3]

Sinonimo estas Roseocactus kotschoubeyanus (Lem.) A.Berger (1925)[4].

Ariocarpus kotschoubeyanus estas endanĝerigita kaj enestasd la apendikso I de la Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio por la protekto de endanĝerigitaj specioj. En la ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj de IUCN ĝi havas kategorion“ ete endanĝerigita“ .[5]

Enhavosubstancoj redakti

En Ariocarpus kotschoubeyanus estis trovita hordenino kaj N-Metiltiramino.[6]

Utiligado redakti

La meksikiaj indiĝenoj uzas la ŝlimon el la radikoj de la planto kiel gluaĵon por ripari ceramikaĵojn. La planto ankaŭ estis uzata por flegi vundojn. [7]

Literaturo redakti

  • Edward Frederick Anderson: Das große Kakteen-Lexikon. Eugen Ulmer KG. Stuttgart. 2005, p.73–74. ISBN=3-8001-4573-1
  • Curt Backeberg: Die Cactaceae: Handbuch der Kakteenkunde. volumo V. Gustav Fischer Verlag. Stuttgart, Novjorko.1984. dua eldono. p. 3069–3075. ISBN=3-437-30384-8
  • Nathaniel Lord Britton, Joseph Nelson Rose: The Cactaceae. Descriptions and Illustrations of Plants of the Cactus Family. volumo III. The Carnegie Institution of Washington. Washington. 1922. p. 82 kaj sekvaj
  • Katja G. Moebius-Goldammer, Martín Mata-Rosas, Victor M. Chávez-Avila: Organogenesis and somatic embryogenesis in Ariocarpus kotschoubeyanus (Lem.) K. Schum. (Cactaceae), an endemic and endangered Mexican species. en: In Vitro Cellular & Developmental Biology – Plant. volumo 39, numero, 2003, p. 388–393 (DOI:10.1079/IVP2003427).

Referencoj redakti

  1. Urs Eggli, Leonard E. Newton: Etymological Dictionary of Succulent Plant Names. Springer, Berlin/Heidelberg 2010, ISBN 978-3-642-05597-3, S. 128.
  2. Bulletin du Cercle des conférences horticoles du département de la Seine. 1842
  3. K. Schumann: Die Gattung Ariocarpus (Anhalonium). In: Botanische Jahrbücher für Systematik, Pflanzengeschichte und Pflanzengeographie Band 24, Heft 5, 1898, S. 550 (online).
  4. A. Berger: Roseocactus, a new genus of Cactaceae. In: Journal of the Washington Academy of Sciences. Band 15, Nummer 3, S. 43–48.
  5. IUCN, 2009, ID=41217, Ariocarpus kotschoubeyanus, 2002, Sotomayor, M.M. & Arredondo, A.G., 7a Januaro 2010
  6. J. M. Neal, P. T. Sato, C. L. Johnson, J. L. McLaughlin: Cactus alkaloids X: Isolation of Hordenine and N-Methyltyramine from Ariocarpus kotschoubeyanus. In: Journal of Pharmaceutical Sciences. Band 60, Nummer 3, 1971, S. 477–478, COI:10.1002/jps.2600600334.
  7. Jeff Nugent: Permaculture Plants, agaves and cacti. 1999, ISBN 0-9586367-0-2, S. 38.

Eksteraj ligiloj redakti