La Arkta flamkardelo, Carduelis hornemanni, estas specio de la familio de Fringedoj. Ili reproduktiĝas en betularbaroj de tundro. Ĝi havas du subspeciojn, C. h. hornemanni (Gronlanda flamkardelo) de Gronlando kaj najbaraj partoj de Kanado, kaj la C. h. exilipes (Siberia flamkardelo), kiu reproduktiĝas en tundro de norda Nordameriko (kie ĝi estas konata kiel Blanka flamkardelo) kaj Eŭrazio. Multaj birdoj restas en malproksima nordo; dum kelkaj birdoj migretas mallongdistance suden vintre, foje veturante kun la Flamkardeloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arkta flamkardelo
Arkta flamkardelo
Arkta flamkardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. hornemanni'
Carduelis hornemanni
(Holbøll, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Carduelis hornemanni exilipes
Acanthis hornemanni.

La Gronlanda raso estas tre granda kaj pala birdo, kaj la masklo estas foje priskribata kiel "neĝobulo", sed ambaŭ formoj estas palaj kun malgrandaj bekoj, tre rimarkindaj blankaj pugoj kaj ofte pli flavaj ol grizbrunaj nuancoj en ties plumaro ĉefe en supraj partoj, kun brunecaj striecaj nuko kaj dorso, pli malhelaj flugiloj kun du blankaj flugilstrioj, nigra mentono, flava beko kaj ruĝa frunto. Inoj estas pli striecaj en brustoj, flankoj kaj pugoj, sed ankaŭ palaj.

La latina scienca nomo rememoras la danan botanikiston Jens Wilken Hornemann.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oiseaux Fotoj, teksto, mapo.
  • IBC du filemtoj (serĉu – Hoary Redpoll)