Turcia

(Alidirektita el Armellada)

Turcia [TURzja] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo ĉe la rivero Órbigo. Turcia estas rilatita etimologie al antaŭromiaj radikoj itur (fontoj) aŭ tur (fortikaĵo, urbo).

Turcia
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24285
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 973  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 5° 53′ U (mapo)42.534722222222-5.8761111111111Koordinatoj: 42° 32′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 847 m [+]
Areo 31,99 km² (3 199 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Turcia (Provinco Leono)
Turcia (Provinco Leono)
DEC
Turcia
Turcia
Situo de Turcia
Turcia (Hispanio)
Turcia (Hispanio)
DEC
Turcia
Turcia
Situo de Turcia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Turcia [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Ribera del Órbigo ne aperas, sed estas centre.
Preĝejo (2009).
Riverpromenejo ĉe Barbadiel.
Festo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Armellada, Gavilanes, Palazuelo de Órbigo kaj Turcia, okupas totalan areon de 31,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 520 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 34 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromiaj setlejoj de Ferepoko poste uzataj de romia loĝado rilata al la orminado pere de ŝoseoj; en Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Inter diversaj nobelaj posedantoj estis familioj Benavides, Bazán kaj Quiñones. pleitos con Santa Marina del Rey por el viejo problema de la toma de aguas para la presa Cerrajera. Estis konfliktoj de Turcia kun Palazuelo kaj Gavilanes en 1518, pro la akvokaptado, kaj ekde 1570 kun Sardonedo pro la herbejoj, kio pluis ĝis 1995.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, poste lupolo kaj beto), brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado de trutoj kaj forstado de poploj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado, karnavalo, festoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti