Armenoj en Istanbulo

Armenoj en Istanbulo (armene: Պոլսահայեր, Bolsahajer ; turke: İstanbul Ermenileri) estas grava parto de la turka armena komunumo kaj historie unu el la plej grandaj etnaj malplimultoj de Istanbulo, Turkio. La urbo estas ofte nomata Bolis (Պոլիս) de la armenoj, kiu devenas de la fino de la historia nomo de la urbo Konstantinopolo. Hodiaŭ plej multaj studoj taksas la nombron de armen-turkaj civitanoj en Istanbulo je 50.000, 60.000 aŭ 70.000.

Nuntempe la armena komunumo en Istanbulo havas 20 lernejojn, 17 kulturajn kaj sociajn organizojn, tri gazetojn nomitajn Agos , Ĵamanak kaj Marmara , du sportajn klubojn, nomitajn Şişlispor kaj Taksimspor, kaj du san-instituciojn kaj multajn religiajn fondaĵojn starigitajn por subteni ĉi tiujn agadojn[1].

Referencoj redakti

  1. . Azad-Hye Middle East Armenian Portal (Turkish Armenians hope for new era). Arkivita el la originalo je 2014-07-28. Alirita 2012-01-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-10. Alirita 2020-10-26.

Vidu ankaŭ redakti