Arnaud Leparmentier
Arnaud Leparmentier estas franca ĵurnalisto. Li de 2012 ĝis 2017 estis ĉefartikola direktoro de la gazeto Le Monde kaj ekde tiam estas korespondanto en Novjorko.
Arnaud Leparmentier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1967 (55-jara) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | HEC Paris |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • partoprenanto de internacia forumo |
BiografioRedakti
StudadojRedakti
Li estas diplomita de la Altlernejo de Komerco HEC en Parizo en 1990.
Ĵurnalista karieroRedakti
Li eniris en la redakta teamo de Le Monde en 1995. Li estis korespondanto en Germanio de 1997 ĝis 2001, kaj poste oficestro de la politika oficejo en Bruselo (2001-2005). Dum la jarkvino de Sarkozy, li estis komisiita pri la politiko de Elizeo. Ekde 2012, li estas vic-direktoro de la redaktadoj, poste ĉefartikola direktoro, kaj de 2017 estas korespondanto en Novjorko.
Li laboras ankaŭ en diversaj radioj kaj televidoj (Europe I, France Inter, I-Tele).