HEC Paris
Eŭropa komerca universitato
HEC Paris estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Jouy-en-Josas kaj Doho[1]. Ĝi estis fondita en la jaro 1881.
HEC okupis la 2-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2015 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la 2-an rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 3-an rangon tutmonde[4].
La studprogramojn de HEC akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[5]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas François Hollande (24-a prezidanto de la Franca Respubliko) kaj François Asselineau.
ReferencojRedakti
- ↑ HEC Paris: de Jouy-en-Josas à Doha
- ↑ European Business School Rankings 2015. Arkivita el la originalo je 2016-05-04. Alirita 2016-08-07.
- ↑ Masters in Management 2015. Arkivita el la originalo je 2015-10-16. Alirita 2016-08-07.
- ↑ Executive MBA Ranking 2015. Arkivita el la originalo je 2019-04-20. Alirita 2016-08-07.
- ↑ Triple accredited business schools (AACSB, AMBA, EQUIS)