HEC Paris en Kataro

HEC Paris en Kataro (HEC Kataro) estas translokigita kampuso de HEC Paris, situanta en Doho, la ĉefurbo de Kataro.

HEC Paris en Kataro
lernejo
Informoj
fondodato 2010
Situo
Geografia situo 25° 18′ 58″ N, 51° 31′ 53″ O (mapo)25.316032551.531519166667Koordinatoj: 25° 18′ 58″ N, 51° 31′ 53″ O (mapo)
lando Kataro
urbo Tornado Tower
Estraro
gvidanto D-ro Pablo Martin De Holan
Nombroj
nombro de studentoj 850
adreso Building P08, Street -935 Zone-03
Wadi Msheireb Street
Msheireb Downtown
P.O Box 5825
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
HEC Paris en Kataro (Kataro)
HEC Paris en Kataro (Kataro)
DEC
HEC Paris en Kataro
HEC Paris en Kataro
Map
HEC Paris en Kataro
vdr

Komenco redakti

HEC Kataro estas la rezulto de interkonsento inter HEC Paris, gvida franca komerca lernejo, kaj Qatar Foundation, neprofitcela organizo kreita en 1995 fare de la Emiro de Kataro Ŝejko Hamad bin Ĥalifa Al Thani kaj lia edzino, Ŝejkino Moza bint Nasser al-Missned[1].

Programoj redakti

HEC Kataro ofertas kvar specojn da programoj.

Programo «Executive MBA international» redakti

La internacia programo «Executive MBA» (aŭ «EMBA», Komerca Administrado) ofertita ĉe HEC Kataro estas intensa kurso daŭranta de 13 ĝis 16 monatoj por altrangaj oficistoj, kiuj jam akiris gravan profesian sperton en sia kampo.

Ĉiuj kandidatoj elektas «ĉefan» (specialan temon) kiam ili eniras la programon por permesi al ili disvolvi pli specifajn kaj celitajn kapablojn. Ili ankaŭ estas invititaj starigi praktikan profesian projekton (ekzemple projekton de komerca transpreno) sole aŭ en teamo.

Studentoj de HEC Kataro havas la eblecon kompletigi partojn de la programo en la kampuso de HEC Paris.

EMBA-kursoj ĉe HEC Kataro estas instruitaj de internaciaj instruistoj ekskluzive en la angla.

Magistra programo redakti

HEC Kataro ankaŭ ofertas 18-monatan partatempan magistran programon («Mastère spécialisé») specialiĝantan pri strategia komerca administrado. Kandidatoj por ĉi tiu diplomo kompletigas 14 kurs-modulojn kaj verkas tezon pri temo rilata al sia pasinta aŭ nuna profesia sperto, aŭ siaj estontaj aspiroj[2].

Malfermaj programoj redakti

HEC Kataro ofertas mallongperspektivajn intensajn trejnadprogramojn por aktivaj oficistoj dezirantaj rapide akiri scion pri aparta kampo. Ĉiuj klasoj estas instruitaj en la angla.

Ĉi tiuj programoj daŭras inter 2 tagoj kaj unu monato, kaj fokusiĝas al temoj kiel «komerca administrado en krizaj tempoj» aŭ «negocaj strategioj»[3].

Specifaj programoj redakti

HEC Kataro ofertas al kompanioj la eblecon difini specifajn programojn celantajn plibonigi la kapablojn de siaj ekzekutivoj laŭ la specifaj bezonoj de ĉiu kompanio[4].

Kampuso redakti

La ejo de HEC Kataro situas en la tiel nomata «Tornado Tower» en la koro de la financa centro «West Bay» de urbo Doho.

Studentaro redakti

La granda plimulto de la studentaro de HEC Kataro konsistas el oficistoj kaj manaĝeroj kun pluraj jaroj da profesia sperto. Antaŭ ol eniri la lernejon, la plimulto de la partoprenantoj okupis altrangajn postenojn en grandaj kompanioj en Proksima Oriento[5].

Referencoj redakti

  1. HEC Paris: de Jouy-en-Josas à Doha
  2. Business management specialized master degree - HEC Qatar. HEC Paris Qatar. Alirita 28-07-2020..
  3. Business management courses in Qatar - HEC Short programs. HEC Paris Qatar. Arkivita el la originalo je 2021-12-17. Alirita 28-07-2020..
  4. Management training courses custom programs - HEC Qatar. HEC Paris Qatar. Alirita 28-07-2020..
  5. International business management school HEC Paris Qatar. HEC Paris Qatar. Alirita 28-07-2020..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo École des hautes études commerciales de Paris au Qatar en la franca Vikipedio.