Komerca administrado

administrado de komerca entrepreno

Komerca administrado, ankaŭ konata kiel ekonomia administrado, estas la administrado de komerca entrepreno. Ĝi inkluzivas ĉiujn aspektojn de kontrolado kaj supervidado de la komercaj operacioj de organizaĵo aŭ iaspeca komerca unuo. El la vidpunkto de administrado kaj gvidado, ĝi ankaŭ kovras kampojn kiuj inkluzivas oficejan administradon, kontadon, financojn, projektadon, disvolviĝon, kvalito-certigon, datumajn analizojn, vendadon, projekt-administradon, informo-teknologian administradon, merkatikon kaj komunikadajn studojn.

La administrado de komerco inkluzivas la agadon aŭ administradon de komercaj operacioj kaj decidiĝo, same kiel la efikan organizon de homoj kaj aliaj rimedoj por direkti agadojn al komunaj celoj. Ĝenerale, la vorto "administrado" ĉi tie kompreniĝas en vasta senco, inkluzive de la rilata financado, personaro kaj servoj de administraj informsistemoj.

Administrantoj, larĝe parolante, okupiĝas pri komuna aro de funkcioj por plenumi la celojn de organizo. La franca mina inĝeniero Henri Fayol (1841–1925) priskribis tiujn "funkciojn" de la administranto kiel "la kvin elementojn de administrado". Laŭ Fayol, la kvin funkcioj de administrado estas planado, organizado, komandado, kunordigado kaj kontrolado. Sen taŭga komerca administrado firmao ne povas utiligi siajn rimedojn ĝuste, do ĝi estas la plej grava termino en funkciigo de komerca firmao.

En universitatoj, la studaj temoj necesaj por komerca administrado ofte koncentriĝas en postbakalaŭra studofazo de ekonomika fakultato, cele al atingo de magistra titolo de komerca administrado.

Vidu ankaŭ redakti