Komerca lernejo estas profesiiga lernejo por estontaj komercistoj, kiun eblas frekventi post paso de mezlernejo. Ĝi en Eŭropo ekkutimiĝis en la 1820-aj jaroj, en aliaj kontinentoj iom poste, kaj la konkreta instruplano tre varias laŭ landoj (kaj ankaŭ signife ŝanĝiĝis laŭ la historio).

Germanio redakti

En la Germana Federacio la unua "komercista lernejo" (germane "Kaufmannsschule") fondiĝis en 1818 en la urbo Gotha, centra urbo de la duklando Saksio-Gotao-Altenburgo, fare de Ernst-Wilhelm Arnoldi, asekura komercisto konsiderata la "patro de asekuraj kompanioj en Germanio". Post la Dua Mondmilito en Federacia Respubliko Germanio la komercaj lernejoj, nun kutime nomataj Handelsschule (prononco [HANdlsŝu:le]), estas lernejo de metia instruado kiu fineblas en du jaroj, se lernanto ankoraŭ ne sukcese finis reallernejon aŭ la unuan parton de gimnazio, aŭ en unu jaro se jam pasiĝis tia lerneja finekzameno. Krom ĝenerale edukaj fakoj kiel matematiko, gepatra kaj fremdaj lingvoj, natursciencoj fiziko, kemio kaj biologio, sociaj sciencoj historio, politiko, geografio, sporto kaj artaj fakoj, instruiĝas specifaj fakoj kiel komerca administrado, ekonomiko, kontado kaj informadiko. Post sukcesa paso de komerca lernejo povas sekvi plia specialiga lernejo, nomata Höhere Handelsschule ("pli alta komerca lernejo").

Aŭstrio redakti

En Aŭstrio la komercaj lernejoj, same post la Dua Mondmilito kutime nomataj Handelsschule (mallongigite HAS, prononco [haŝ]) estas profesiiga mezlernejo (germane berufsbildende mittlere Schule, mallonge BMS), kies fokuso estas je komercaj fakoj. La ŝtataj komercaj lernejoj kutime estas en samaj konstruaĵoj kiel la komercaj akademioj (germane Handelsakademie, mallonge HAK) - tial kutimas komuna mallongigo BHAK/BHAS por Bundeshandelsakademie/Bundeshandelsschule). La eduko por la kutime 14- ĝis 17-jaraj gelernantoj daŭras tri jarojn, inkluzivas projektan laboraĵon kaj gvidas al finekzameno parola kaj skriba.

Ĉeĥoslovakio redakti

Post la disfalo de la Habsburga Imperio post la Unua Mondmilito, la komercaj lernejoj de Ĉeĥoslovakio komence funkciis tre simile al la samspecaj aŭstriaj lernejoj, ĝis kiam post la Dua Mondmilito la lando iĝis parto de la komunisma Orienta Bloko kaj komercaj lernejoj juĝiĝis simboloj de kapitalismo kaj ne plu bezonataj. En la intermilita tempo en la lando aktivis aparte multaj gravaj esperantistoj kiel instruistoj de komercaj lernejoj: unu el la ekzemploj estas Theodor Kilian.

Anglalingvaj landoj redakti

La koncepto Business school de anglalingvaj landoj celas universitatnivelan komercan altlernejon, do estas fake pli altnivela ol la mezeŭropa koncepto de komerca lernejo, kiu transpreniĝis al la esperantlingva termino de "komerca lernejo".