Arnedillo [arneDIljo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Arnedillo estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de Arnedo, la komarka ĉefurbo. Ĝi estas konata pri termaj akvoj uzataj por banloko. Tiu afero estas reprezentata simbole en la municipa blazono.

Arnedillo
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26589
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 436  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 2° 14′ U (mapo)42.211944444444-2.2358333333333Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 14′ U (mapo) [+]
Alto 655 m [+]
Areo 48,33 km² (4 833 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arnedillo (Provinco Rioĥo)
Arnedillo (Provinco Rioĥo)
DEC
Arnedillo
Arnedillo
Situo de Arnedillo
Arnedillo (Hispanio)
Arnedillo (Hispanio)
DEC
Arnedillo
Arnedillo
Situo de Arnedillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arnedillo [+]
vdr

Santa Eulalia Somera estas submunicipo apartenanta al la municipo Arnedillo, je 5 km de la urba kerno de Arnedillo mem; ĝi limas oriente kun Santa Eulalia Bajera. La loknomero "Somera" tute ne signifas someran, sed supran.

La municipa teritorio de Arnedillo, en la sudoriento de la regiono.

Geografio redakti

Arnedillo estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Cidacos, proksime de Arnedo, inter la montaroj Hez kaj Peñalmonte. Arnedillo estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-115, kiu komunikas oriente kun Santa Eulalia Bajera, Herce kaj Arnedo kaj sud okcidente kun Munilla kaj Zarzosa.

Historio redakti

 
Preĝejo.
 
La kastelo.

La loko aperis menciita kiel Arnietello en la dokumento Votos de San Millán, atribuitaj al Fernán González en 934, sed nun konsiderataj falsaĵoj de komenco de la 13-a jarcento. En 1170 Alfonso la 8-a de Kastilio donis al la katedralo de Calahorra, estante episkopo Rodrigo, la lokon kaj la kastelon. La episkopo Juan Pérez interkonsentas kun la katedrala pastraro en 1224 per kio li posedas la senjorlandon, sed en 1252 Arnedillo insurekciis kaj ne agnoskis lin kiel senjoro, atakante liajn palacon kaj kastelon. Tio malsukcesis. En 1366 Henriko de Trastámara pro la helpo ricevita post la malvenko en la batalo de Nájera, donis Arnedillo al Juan Ramírez de Arellano.

La 18an de Marto 1817 la loko suferis tertremon kiu movis la ĉirkaŭajn montojn kaj detruis parton de la konstruaĵoj. La termaj akvoj ĉesis ekflui dum tri monatoj.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Arnedillo, kie oni malaltiĝis el 1 379 ĝis nunaj 450. La elmigrado okazis ĉefe en la 1960-aj jaroj.

Aktualo redakti

Pro la malfacilo de la montara tereno la ekonomio ne estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado, sed sur turismo ĉefe pro la termaj akvoj kaj la banloko. Estas ankaŭ ventogeneratoroj.

En la submunicipo Santa Eulalia Somera estas nur ĉirkaŭ 60 loĝantoj, spite la pitoreskimon de la loĝloko enmetita ĉe roka krutaĵo.

Vizitindaĵoj estas la unuarka ponto de la kastelo; la kastelo mem kun kvadrata ĉefturo kaj murego, iam somera rezidejo de la episkopo de Calahorra; la preĝejo, kun renesanca ĉefretablo kaj sonorilturo de la 18-a jarcento; sep ermitejoj; la banloko de termaj akvoj, naturaj lokoj, iknitoj, neĝujo, olemuelejo, rigardejo Jesukoro, lavejo kun murpentraĵoj, verda vojo de la rivero Cidacos, rigardejo al gipoj, popola arkitekturo ĉe rokravino en Santa Eulalia Somera ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti