Zarzosa [zarZOsa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Kun nur 13 loĝantoj, ĝi estas unu el la malplej loĝataj municipoj en la regiono. La loknomo Zarzosa estas etimologie komprenebla kiel Rubusejo.

Zarzosa
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26586
Demografio
Loĝantaro 13  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 2° 21′ U (mapo)42.181388888889-2.3419444444444Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 21′ U (mapo) [+]
Alto 948 m [+]
Areo 18,29 km² (1 829 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zarzosa (Provinco Rioĥo)
Zarzosa (Provinco Rioĥo)
DEC
Zarzosa
Zarzosa
Situo de Zarzosa
Zarzosa (Hispanio)
Zarzosa (Hispanio)
DEC
Zarzosa
Zarzosa
Situo de Zarzosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarzosa [+]
vdr
La municipa teritorio de Zarzosa, en la sudoriento de la regiono.

Geografio redakti

Zarzosa estas en montara areo inter la basenoj de la riveroj Cidacos kaj Jubera. Zarzosa estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-123, kiu komunikas norde kun Munilla, Arnedillo kaj Arnedo.

Historio redakti

En 1366 ĝi estis inkludita inter la loĝlokoj de la Senjorlando de Kameroj, donita de Henriko la 2-a de Trastámara al Juan Ramírez de Arellano pro helpo en la lukto kontraŭ Petro la 1-a. En 1556, Martín Gil notis en sia "Relación del Arciprestazgo de Arnedo": "El dicho lugar de Carcosa es de ochenta bezinos jurisdicción del conde de Aguilar …" (ok dek lokanoj, familioj).

Ĝis 1708 ĝi estis domaro de Munilla apartenanta al la senjorlando de la grafoj de Aguilar kaj Inestrillas, kiuj nomumis ordinaran urbestron, sed tiujare ĝi sendependiĝis paginte ok mil kvincent realojn. Meze de la 19-a jarcento, estis tolfabriko kaj tri tinkturejoj. En 1842 la nomo estis literumita Zarzona.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Zarzosa, kie oni malaltiĝis el 431 en 1842 ĝis nunaj 13. Tiukadre la municipo estas de malferma asembleo.

Aktualo redakti

La ekonomio estis bazata apenaŭ sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo. La loĝantaro estas ege maljuna.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, naturaj lokoj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti