Arona (Kanarioj)

urbo kaj municipo sur la insulo Tenerifo, parto de la Kanariaj insuloj

Arona estas urbo kaj municipo en la pleja sudo de la insulo Tenerifo, parto de la Kanariaj insuloj. Ĝi administre estas parto de la eŭropa ŝtato Hispanio kaj politike apartenas al la Eŭropa Unio, kvankam geografie ĝi situas ekster Eŭropo, kaj de la Provinco Sankta Kruco de Tenerifo. La urbo ŝuldas sian riĉecon precipe al la du marbordaj turismaj urbopartoj, Playa de las Américas kaj Los Cristianos.

Arona
municipo en Hispanio • turisma celloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85 249  (2023) [+]
Loĝdenso 1 042 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 6′ N, 16° 41′ U (mapo)28.0996248-16.6809103Koordinatoj: 28° 6′ N, 16° 41′ U (mapo) [+]
Alto 630 m [+]
Areo 81,79 km² (8 179 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arona (Kanariaj insuloj)
Arona (Kanariaj insuloj)
DEC
Arona
Arona
Situo de Arona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arona (Tenerife) [+]
vdr

Sur la urboplaco troviĝas preĝejo en la klasika kanaria stilo, apud ĝi estas la vidinda urbodomo.

La fondo de la loĝloko okazis la 13-an de marto 1798, la politika municipo estis establita en 1812.

urboparto Playa de las Américas
urboparto Los Cristianos

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti