Arondismento Chaumont
La arondismento Chaumont (france arrondissement de Chaumont) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Haute-Marne (konsistanta la sudan parton de la departemento) kaj en la nuna administra regiono Grand Est (france, en Esperanto Granda Oriento) respektive en la historia kultura regiono Ĉampanjo-Ardenoj. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Chaumont, kiu ankaŭ estas la administra centro de la departemento. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 61 835 personoj sur areo de 2 476 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km².
Arondismento Chaumont | |
france: Arrondissement de Chaumont | |
Administra unuo | |
Mapo de Haute-Marne
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Grand Est (Granda Oriento) |
Departemento | Haute-Marne |
historia regiono | Ĉampanjo-Ardenoj |
Ĉefurbo | Chaumont |
Areo | 2 467 km² (246 700 ha) |
Loĝantaro | 66 369 (2010) |
Denseco | 26,9 loĝ./km² |
Komunumoj | 160 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Chaumont | |
Kantonoj
redaktiLa arondismentaj komunumoj ekde administra reformo de 2015 apartenas al ok kantonoj:
- kantono Bologne (kun 33 el 38 komunumoj)
- kantono Bourbonne-les-Bains (kun 8 el 36 komunumoj)
- kantono Châteauvillain
- kantono Chaumont-1
- kantono Chaumont-2
- kantono Chaumont-3
- kantono Nogent (kun 17 el 29 komunumoj)
- kantono Poissons
El tiu la kantonoj Chaumont-1, Chaumont-2 kaj Chaumont-3 reprezentas la ĉefurbon.
Ĝis 2015 apartenis al la arondismento Chaumont la jenaj 11 kantonoj :
- kantono Andelot-Blancheville;
- kantono Arc-en-Barrois;
- kantono Bourmont;
- kantono Châteauvillain;
- kantono Chaumont-norda;
- kantono Chaumont-suda;
- kantono Clefmont;
- kantono Juzennecourt;
- kantono Nogent;
- kantono Saint-Blin;
- kantono Vignory.
Vidu ankaŭ
redaktiATENTU: La komunumoj de 1000 aŭ pli da loĝantoj ĉiuj ricevis artikolon. Por komunumetoj de signife malpli ol 1000 loĝantoj tio ne sencas, kaj en la departemento ekzistas multaj vilaĝetaj komunumoj kun malpli ol 100 vilaĝanoj (la komunumo Curmonten tiu ĉi arondismento havas nur 12, dek du!). Tial forpreniĝu la ruĝaj ligiloj de tiuj ekstreme malgrandaj adiminstraj unuoj (ofte sen foto, kutime sen reta ligilo), kiuj probable en la venontaj jaroj ankoraŭ transformiĝos al iom pli grandaj "novaj komunumoj".