Artúr Hámori

hungara kuracisto, internisto kaj profesoro

Artúr Hámori, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámori Artúr, estis hungara kuracisto, internisto, gastroenterologo kaj profesoro.

Artúr Hámori
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1909 (1909-03-18)
en Novi Sad
Morto 22-an de marto 1983 (1983-03-22) (74-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged (–1935) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
internisto
gastroenterologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Artúr Hámori [1] naskiĝis la 18-an de marto 1909 en Hungara reĝlando en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio). Li mortis la 22-an de marto 1983 en Pécs.

Biografio

redakti

Artúr Hámori akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1935. Ĝis 1937 li laboris en kliniko de Szeged, poste en Pécs. En la studjaro 1940 li studis helpe de stipendio en kliniko de Vieno, poste li revenis al Pécs. En 1943 li atingis la instruan rangon privata profesoro en Universitato de Pécs. En 1950 li estis nomumita klinikestro, ankaŭ eksterordinara profesoro, poste katedrestro. Li kandidatiĝis en 1952. Inter 1953 kaj 1956 li estis rektoro. Li multe okupiĝis pri malsanoj de reno.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Magas hőmérséklet hatása a légzés központi szabályozására (1941)
  • A heveny diffus glomeruloneph¬ritis keletkezése (1946)
  • Belgyógyászati diagnosztika (1950, 1951) - studenta lernolibro
  • A pyelonephritis gyógyítása és megelőzése (1962)

Fontoj

redakti