Arto-verko povas analiziĝi per konsidero de vario de ties elementoj unuope. Ĉi tiuj konsiderindaĵoj ofte nomiĝas la artelementoj aŭ la elementoj de arto. Kutime uzata listo de la ĉefaj elementoj inkluzivas formon, rekton, koloron, valoron, spacon, kaj teksturon.

Memportreto de Durero en kiu eblas rekoni diversajn artelementojn.

Punkto redakti

 
Steloj en konstelacio estas natura ekzemplo de la uzado de punktoj en komponaĵo.

Punkto estas fundamente la ekesto de “io” en “nenio”. Ĝi trudpensigas la menson pri sia pozicio kaj donas ion por surkonstrui, en la imago kaj en spaco. Iuj abstraktaj punktoj en grupo povas inciti la homan imagon ligi ĝin kun konataj formoj.

Rekto redakti

Rektoj kaj kurboj estas markoj, kiuj streĉas je distanco inter du punktoj (aŭ la vojo de movanta punkto). Kiel elemento de vida arto, rekto estas la uzado de variaj signoj, konturoj, kaj implicitaj rektoj dum artverkado kaj desegnado. Rekto havas larĝon, direkton, kaj longon.[1] Rektoj ankaŭ povas nomiĝi „tiroj”, precipe kiam oni referas al rektoj de cifera arto.

 
Simile, stelo en konstelacio konektita per imagaj rektoj estas natura ekzemplo de la uzado de rektoj en komponaĵo

Formo redakti

Formo estas areo, kiu difinas objektojn en spaco. Ĝi povas esti geometria (kiel kvadratoj aŭ cirkloj) aŭ organika (kiel naturaj aŭ liberaj formaĵoj).

Formoj povas esti dudimensiaj (kun longo kaj larĝo), kutime el rektoj, aŭ ili povas esti tridimensiaj (kun longo, larĝo, kaj alto). Dum la bildigo de artoverko, la unuaj, kiujn oni observas, estas prezentoj kun determinita formo, ĉu figura aŭ abstrakta.

Formo tuj kreas alian formon ĉirkaŭ sin. Formo en dekoracio kaj desegno de la internaĵo de domo povas uziĝi por aldoni praktikecon kaj stilon; ekzemple, en la desegno de porto. La formo en la desegno de internaĵo laŭ la funkcio de objekto kiel porto de ŝranko de kuirejo. Naturaj formoj, kiel tiuj, kiuj formiĝas el ligno aŭ ŝtono, povas helpi pliigi la vidan ĉarmon en interna desegno.

Koloro redakti

Koloro estas la elemento de arto kiu kreiĝas, kiam lumo, frapanta objekton, reflektiĝas al la okulo.[1] Estas tri ecoj de koloro. La unua estas koloronuanco, kiu simple signifas la nomon, kiun oni donas al koloro (ruĝo, flavo, bluo, verdo, ktp.). La dua eco estas intenseco, kiu temas pri la viveco de la koloro. La intenseco de koloro foje nomita ties "bunteco", ties "satureco", ties "pureco" aŭ ties "forto." La tria kaj fina eco de koloro estas ties valoro, kiu signifas, kiom hela aŭ malhela estas ĝi.[2] La terminoj ombronuanco (aŭ ombrumaĵo) kaj helnuanco (aŭ koloreto) temas pri ŝanĝoj en koloroj. En pentrarto, ombronuancoj klariĝas per la aldonado de nigro al koloro, dum helnuanco kreiĝas pere de la aldonado de blanko al koloro.[3]

Spaco redakti

Spaco estas ajna utila areo, kiun artisto provizas por iu celo.[1] Spaco inkluzivas la lastan, unuan kaj mezan ebenojn kaj temas pri la distancoj aŭ areo(j) ĉirkaŭ, inter, kaj en aferoj. Ekzistas du tipoj de spaco: negativa spaco kaj pozitiva spaco.[4] Negativa spaco estas la areo en inter, ĉirkaŭ, tra aŭ en objekto. Pozitivaj spacoj estas la areoj, en kiu objekto kaj/aŭ formo estas.

Teksturo redakti

Teksturo, alia artelemento, uziĝas por priskribi, kiel oni sentas ion. Malgranda ekzemplaro de la priskriboj de teksturo estas fela, glata, malglata, mola kaj malmola. Estas multaj formoj de teksturo; la du ĉefaj formoj estas reala kaj vida.

Vida teksturo estas strikte dudimensia kaj estas vidita de la okulo, kiu ŝajnigas ĝin, kiel la teksturo.

Reala teksturo (palpebla teksturo) estas ne nur videbla, sed ankaŭ sentebla. Ĝi altiĝas super la surfaco, kaj de du-dimensia iĝas tri-dimensia.

Valoro redakti

Valoro estas la grado de heleco kaj malheleco en koloro. La diferenco en valoroj nomiĝas kontrasto. Valoro povas temi pri ombronuanco, en kiu koloro iĝas pli malhela per la aldonado de nigro al ĝi aŭ helnuanco, en kiu koloro iĝas pli hela de la aldonado de blanko al ĝi. Blanko konsideriĝas, kiel la plej hela valoro, dum nigro estas la plej malhela. La meza valoro inter ĉi tiuj antipodoj ankaŭ nomiĝas duonnuanco, ĉiuj el kiuj povas troviĝi en valoroskalo.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Understanding Formal Analysis". Getty. Trovita 2014 Majo 9. [Angle]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-12. Alirita 2019-03-22.
  3. "Elements and Principles of Design". IncredibleArt.org. Trovita 2014 Majo 9. [Angle]
  4. "Vocabulary: Elements of Art, Principles of Art" (PDF). Oberlin. Trovita 2014 Majo 9. [Angle]
  5. Friedman, Marina. "Value Drawing- The Key to Realism". The Drawing Source. Trovita 2018 Septembro 20.

Eksteraj ligiloj redakti