ArtemonoArtemaso, angle: Artemon, (3-a jarcento) estis roma kristano kaj teologo, menciita ĉe antikvaj aŭtoroj kiel ĉefo de kontraŭtriunua sekto en la Romo de la 3-a jarcento.

Artemono
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 230 (0230-01-01)
Morto 30-an de novembro 299 (0299-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo instruisto • herezulo
vdr

Pri lia vivo preskaŭ nenio estas konata certe. Eŭsebio de Cezareo (Historia ecclesiasticaPrieklezia historio -, V, 28) subtenis ke Artemono estis majstro de Paŭlo el Samosata, opinio konfirmita en la agoj de la sinodo de Antioĥio (264, kiuj parolas pri la du teologoj kiel pri du personoj per komuneco kaj per reciproka helpo. Eŭsebio kaj Teodoreto el Ciro (Haereticorum fabulae, II, 4; V, II) priskribas lian instruaĵon kiel negadon pri la dieco de Jesuo: li subtenis ke Jesuo estas nur simpla homo (psilos anthropos) adoptita de Dio en la momento de la bapto en la rivero Jordano.

Laŭ liaj refutantoj, Artemono falsis la Sanktajn librojn kaj apelaciis al la tradicio por subteni siajn erarojn, kiu tamen diras la kontraŭon. Ambaŭ cititaj aŭtoroj mencias la fontojn el kiuj ili reprenis: Eŭsebio el sentitola verko, dum Teodoreto el eta labirinto, atribuita, unuamomnete al Kajo, roma presbitero, sed hodiaŭ al Hipolito el Romo.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti