As crónicas do sochantre

Romano de Álvaro Cunqueiro

As crónicas do sochantre (en Esperanto La kronikoj de la ĥorestro, en hispana Las crónicas del Sochantre) estas romano strukturita en serio de fantastaj rakontoj fare de la galega verkisto Álvaro Cunqueiro, publikigita en 1956 en la galega lingvo kaj en 1959 en la hispana. La verko arigas historiojn de mistero kaj krimo. La agado okazas en tempo de la Unua Franca Respubliko, kaj rakontas la vojaĝojn de la ĥorestro de Pontivy tra Bretonio kun akompanantaro de mortintaj rakontistoj.

As crónicas do sochantre
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Álvaro Cunqueiro
Lingvoj
Lingvo galega lingvo
Eldonado
Eldondato 1956
Eldonejo Editorial Galaxia
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Charles Anne de Crozón estas bretono, de fino de la 18-a jarcento. Lerninte ludadon de eŭfono, iĝis ĥorestro de Pontivy, kaj tial, li ludas en religiaj ceremonioj. Iam en 1793 oni alvokas lin por ludi ĉe funebro de lokano de Quelven. Frumatene li ekveturas pere de ĉareto per kiu li kunvojaĝas kun aliaj personoj kiuj same ĉeestos en la funebro. Ekveturinte, li malkovras, ke la kvin akompanantoj estas fakte kadavroj de mortintaj personoj: nome Coulaincourt de Bayeux (pendumita kolonelo), Guy Parbleu (ŝtiparbruligita), Jean Pleven (pendumita skribisto), Clarina de Saint-Vaast (venenigita virino) kaj monsieur de Nancy. La ĉareton tiras tri ĉevaloj same mortintaj.

Post dekomenca ektimo, lo plifidas je ili. Je la alveno de la nokto, la korpoj perdas siajn karnojn, kaj restas nur la skeletoj. Dum veturhalto, la mortintoj ekrakontas siajn historiojn. Survoje, okazas batalo de la Franca Revolucio, kaj krome oni faras apartan ludado de Romeo kaj Julieta. La ĥorestro, finfine, ludas por la hidalgo de Quelven, sed interplektiĝas en amkverelo lun lia skeleto, kaj finfine fuĝas kure. Finfine, li alvenas revene hejmen, sed la vojaĝo daŭris tri jarojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.