Ashby-de-la-Zouch

urbeto de Britio

Ashby-de-la-Zouch - foje ankaŭ sen dividostreketoj Ashby de la Zouch - estas malgranda merkata urbo en la nordoriento de la graflando Leicestershire de Anglio. Laŭ la censo de 2001 ĝi havis 12 759 loĝantojn.

Ashby-de-la-Zouch
urbo
ruino de la loka kastelo
ruino de la loka kastelo
ruino de la loka kastelo
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono East Meidlands
Graflando Leicestershire
Poŝtkodo LE65
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 758  (2001)
Geografio
Geografia situo 52° 45′ N, 1° 29′ U (mapo)52.746-1.476Koordinatoj: 52° 45′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Ashby-de-la-Zouch (Britio)
Ashby-de-la-Zouch (Britio)
DEC
Ashby-de-la-Zouch
Ashby-de-la-Zouch
Situo de Ashby-de-la-Zouch

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashby-de-la-Zouch [+]
vdr

Historio redakti

"Ashby" estas vorto de anglosaksa-dana origino, signifanta "cindro-arba bieno" aŭ "cindro-arba setlejo". En 1086 la nomo Ashby unuafoje skribe menciiĝis. La normanda franca noma etendaĵo datiĝas de la jaroj post la normanda konkero de Anglio, kiam la urbo iĝis posedaĵo de la familio la Zouche dum la reĝado de Anglio.

La loka kastelo estis konstruita en la 12-a jarcento. La urbo kaj kastelo venis en la posedon de la familio Hastings en 1464 kaj William Hastings, 1-a darono de Hastings, plibonigis ĝiajn fortikaĵojn ekde la jaro 1473. En la Angla enlanda milito la urbo estis unu el la kavaliraj (por-reĝaj) ĉefaj garnizonoj sub la kontrolo de kolonelo Henry Hastings, komandanto de la armeo de norda Midlands.

Multaj de la konstruaĵoj de la urbocentro estas trabfakaj, sed la plejparto de tiu historia konstrustilo estas kaŝita per postaj brikaj fasadoj.