Asiria lingvo
semida lingvo aŭ dialekto, laŭ vidpunkto
(Alidirektita el Asirie)
Asiria lingvo (alinome "nov-siria lingvo" aŭ pli ekzakte "asiria nov-aramea lingvo") estas komuna nomo de modernaj orientarameaj dialektoj, en kiu parolas asirianoj. La totala nombro de la parolantoj ne estas konata. Asiria lingvo, laŭ sia strukturo, ege distancis de ŝemida tipo, al kiu ĝi apartenas laŭ origino. Perdiĝis kelkaj ŝemidaj sonoj, samtempe aperis novaj; Asiria leksiko riĉiĝis de arabaj, persaj, turkaj vortoj.
Asiria lingvo | |
lingvo • dialekto • moderna lingvo | |
---|---|
aramea lingvo • novaramea lingvaro | |
Parolantoj | 232 300 |
Skribo | Siria alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | aii |
Glottolog | assy1241 |
Angla nomo | Assyrian Neo-Aramaic |
Franca nomo | soureth |
Moderna asiria lingvo havas multajn dialektojn, kaj la literatura lingvo, kiu kreiĝis en 40-aj jaroj de 19-a jc, baziĝas sur Urmia dialekto. En ĝi kreiĝis beletro, religia kaj lernoliteraturo, aperadis periodaĵoj.
Iu dialekto de la antikva akada lingvo ankaŭ nomiĝas asiria lingvo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- studenta ligo pri la asiria lingvo en la universitato de Hajdelbergo, Germanio (germane)
- retejo peshitta.org precipe pri la siria-aramena biblio en la asiria, ankaŭ kun multaj historiaj informoj, reta vortaro kaj iom da ekzempla muziko (angle kaj asirie)
- artikolo Geschichte der Syrisch-Orthodoxen Kirche von Antiochien (Historio de la Siria Ortodoksa Eklezio de Antioĥio) de 2004, arkivigita en marto 2005 (germane)
- artikolo Ist der Koran aramäischer Herkunft? (Ĉu la Korano havas aramean originon?) el 2002, ankaŭ multaj pliaj artikoloj pri la temo de la asiria kaj de siriaj aramenaj kristanoj en trtejo de la asocio Mar Gabriel (germane)