Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA) estis eldonkooperativo, fondita en 1933 de Literatura Mondo, konkrete de Vilmos Bleier, ties teknika kunordiganto kaj posedanto. Ĝi faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj verkoj originalaj kaj tradukaj.

Logotipo de AELA, el koverto uzita en 1934

Ĝia celo estis doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. En la unua jaro ĝi havis 960 membrojn, kiuj ricevis 6 librojn, en 1934 ili ricevis 10 librojn.

En marto 1935 V. Bleier lanĉis la ideon fondi grupon de AELA kun nomo "Akcelantaj Esperantistaj Libro-Amikoj" (AKCELA) kun celo plivastigi la agokampon ĝis eldono de gravaj kaj valoraj verkoj, kies librojn la anoj de AKCELA ricevos "presitaj sur luksa papero, binditaj en imitita ledo, numeritaj kaj dediĉitaj mane". Sed baldaŭ li turnis sin al pli promesplena Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo.

Libroserio de AELA redakti

 
El Esperanto, novembro 1932, speciala numero.
 
Malantaŭa kovrilpaĝo de Dancu Marionetoj!, 1933.
  • Hungara Antologio (Red. K. Kalocsay. - Budapest: Literatura Mondo, 1933. - 452 p. : ilustr., Serio 1933 de AELA)
  • Kio estas AELA. Asocio de Esperantistaj Libro Amikoj (Budapest, Literatura Mondo, 1934, 16 p.)
  • Jerome K. Jerome: Tri Homoj en Boato, por ne Forgesi pri la Hundo (El la angla trad. G. Badash. - Budapest: Literatura Mondo, 1934. - 256 p., Beletristika serio de AELA)
  • Ĉeĥoslovaka Antologio (red. O. Ginz kaj Stan. Kamaryt. - Budapest: Literatura Mondo, 1935. - 465 p., AELA 1935)
  • Izrael Lejzerowicz: El la "Verda Biblio" kaj babiladoj kun Horaĉo Serĉer (Ilustr.: R. Laval. - Budapest: Literatura Mondo, 1935. - 104 p., ilustr., Beletristika serio de AELA)
  • Axel Munthe: Romano de San Michele (El la angla originalo trad. Jenny Weleminsky. - Budapest: Literatura Mondo, 1935. - 511 p., Literatura serio de AELA)
  • Edmond Privat: Interpopola Konduto (Budapest: Literatura Mondo, 1935. - 154 p., Arto-Scienca Serio de AELA)
  • Hendrik Willem van Loon: Rigardu la Teron (El la angla originalo tr. Georgo Saville. - Budapest: Literatura Mondo, 1936. - 454 p., Arto-Scienca Serio de AELA)
  • Eugen Wüster: Konturoj de la Lingvonormigo en la Tekniko (El la germana originalo esperantigis Emil Pfeffer. - Budapest: Literatura Mondo, 1936. - 123 p., Lingvo-Serio de AELA)
  • Géza Gárdonyi: Du Kokcineloj. La Metro, (56 a libro de Literatura Mondo; 1 a de AELA 1936/37, Trad. Kolomano de Kalocsay, Budapest)
  • Svisa Antologio (Red. Arthur Baur - Budapest: Literatura Mondo, 1939. - 540 p., AELA-serio 1936/37)

Eksteraj ligiloj redakti