Dancu Marionetoj!

novelaro far Julio Baghy
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dancu Marionetoj! [1][2][3] estas originale esperantlingve verkita novelaro de Julio Baghy. Ĝi unue aperis 176-paĝe en Budapeŝto en la jaro 1927. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Dancu Marionetoj!
Dancu Marionetoj!
Dancu Marionetoj!
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1927
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Julio Baghy
Paĝoj 176
vdr

Enhavo redakti

La novelaro konsistas el 11 noveloj:

  • Preludo: noveleto, kiu rerakontas la miton de Adamo, Evo, kaj Edeno.
  • Kain kaj Abel reinterpretas la miton de murdo de Habelo far Kaino kiel konflikton pro kokriteco.
  • Unu el la kvar
  • Uragano
  • La metropolo malsatas
  • Nur homo
  • Kiel Mihok instruis angle: humura novelo pri militkaptito en Siberio. La tajloro Miĥaelo Mihok, konskripcie servinta kaj nun militkaptito, ruze instruas Esperanton al rusa leŭtenanto, kiu fakte volis lerni la anglan. Ĉi tiu novelo ankaŭ troviĝas en la antologio Nova Esperanta krestomatio.
  • Pasero stulta
  • Tri kamaradoj
  • La koro de parenco
  • Sonĝo de la Morto

Recenzoj redakti

 
Unua paĝo el la libro kun subskribo de la aŭtoro
 
 La samaj kvalitoj, kiuj distingas lin kiel poeton, montras sin klare ankaŭ ĉi tie: profunda sento, sincera kor-ektremo kaj plenkora homa komprenemo por la elpuŝitoj de l' vivo, aparta inklino por la filozofia profundigo de l' temoj, penetra kaj tial ofte pesimisma vidmaniero, kolora kaj sukoŝvela, tamen konciza kaj rapida lingvo. 
— februaro 1928, Károly Bodó, Hungara Heroldo
 
 Kiel novelisto en Dancu Marionetoj (1927), Migranta Plumo (1929), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La Teatra Korbo (1924) kaj Koloroj (1962) li prezentas la samajn temojn kiel en la poemoj, jen per nigraj koloroj, jen per milda sentimento, jen per karikatura satiro kaj sukcesas kelkajn el la plej brilaj pecoj de nia beletro. 
— 1966 : Gvidlibro por Supera Ekzameno. Historio, Literaturo. Budapeŝto, p. 115
 
 Nun, mi prenu la prozan verkon de Baghy:

„Dancu Marionetoj" kaj rigardu la vivon, kiu estas ludanta kun ni marionetoj. Io pelas, skurĝas, sangvipas, ribeligas nin, tiregas al infera tero, Io alia sopirplorige ŝiras nin supren, foren al la senlimeco de la firmamento, al la diaĵa ĉielo.

Estas dekunu noveloj; algluiĝas al ili odoro de milito, de kaptiteco. Ne senintence, ŝajnas al mi, estas la novelo kun surskribo „Nur homo“ meze metita inter la aliaj; ĝi ne nur estas la plej longa, sed ankaŭ la plej grava. En ĝi kvazaŭ pintiĝas la eterna problemo pro kio ĉefe inspiras Baghy’on la muzoj. La problemo, kion mi volas esprimi per la du ekvacioj: amo-peko, amo-Dia donaco. Kiaj ideoj estas samtempe en la vorto amo, por ke ambaŭ ekvacioj estas ĝustaj, veraj? Oni ne aldonu al la vorto amo jen la vorto seksa jen la vorto anima por kredigi la problemo estas solvita. Tiakaze la moralo simple devus malpermesi la unuan! Baghy analizas, sekcadas. Pelas la sango. Pelas la koro. Militkaptito ĉe Rusa sinjorino, bienposedantino, laboranta; — la edzo de sinjorino ankaŭ malproksime en milito — ambaŭ kune adultas post longa luktado kun si mem; la virino en spontanea certa decido akceptante la donacon de l’sorto, la viro ankoraŭ ĉiam baraktante an (sic) malespero kiel viktimo de l’ sorto. Alie lia edzino hejme: ŝi lasis tuj ŝin altiri de la dummilita senmorala „nur unufoje ni vivas“. La plej grandan venkon venkas la alia edzo. Li pardonas sian edzinon, ĉar Kristo eĉ Magdalenon levis el la polvo, kaj li mem entute rezignas por feliĉigi la paron. „Ĉu Dio vi estas? . . . Dio?!“ demandas la unu emocie kun profunda danko; — „Nur homo“ .... respondas la alia, kaj ekiras . . . al nekonata celo. 
— Lud. Siedl.Aŭstria Esperantisto (revuo) n.83 (jan 1932)
 
 Ni ne plu devas relaŭdi la meritojn de l’aŭtoro. Sufiĉas diri ke el la plumo de Baghy fluas vere vivanta lingvo, esprimilo kiu neniel pensigas al la artefariteco de sia origino. Ĉiu konatiĝu kun la beleco de tiuj rakontoj premiitaj de l’Akademio. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti