Association to Unite the Democracies

La Association to Unite the Democracies - angle, en Esperanto Asocio por unuigi la demokratiojn, mallonge AUD, estis organizaĵo dediĉita al transformado de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) de milita alianco al plena politika unio ankaŭ malfermata al aliaj establitaj demokratioj. La AUD estis fondita de Clarence Streit, korespondanto de la gazeto New York Times ĉe la Ligo de Nacioj, kiu verkis klasika libron favore al monda registaro, kun titolo Union Now ("Union nun"). AUD estis la ĉefaj civitana grupo apogante la starigon de NATO post la Dua Mondmilito. La de la organizaĵo proponita unio, limigita al demokratiaj nacioj, estas en kontrasto al tiu de la iniciato Citizens for Global Solutions ("Civitanoj por tutmondaj solvoj") kaj aliaj mondfederaciistaj grupoj kiuj celas starigi tujan tutmondan federacion. En ambaŭ kazoj, ĉiuj nacioj je difinitaj kondiĉoj estus elekteblaj por membreco (en la kazo de AUD, se kaj kiam ili estus demokratiaj). Moto de la organizaĵo AUD estis "Libereco venas unue, paco sekvas" ("Freedom comes first, peace follows"). AUD estas nun simple nur administra "ombrelo" por du posteulaj organizaĵoj, la Streit Council kaj Ashburn Institute, plejparte servanta por direkti subvenciojn de la eduka fondaĵo Herb kaj Mayme Frank al ambaŭ organizaĵoj en subteno de ilia eduka agado.

Association to Unite the Democracies
organizaĵo
Komenco 1939 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Referencoj redakti