Aston Villa

angla futbalklubo en Birmingham

Aston Villa (oficiale Aston Villa Football Club) estas futbalklubo en la urboparto Aston de la urbo Birmingham en Anglio. Ĝia unua vira teamo aktuale konkuras en la plej alta anglia ligo de futbalo (Premier League). Fondita en la jaro 1874, la klubo ekde la jaro 1897 sportas en la stadiono Villa Park. La klubo estis fondomembro de la en 1888 naskita anglia ligo de futbalo The Football League, de kiu en 1992 disbranĉiĝis la ekde tiam pli alta Premier League. La tradiciaj klubaj koloroj estas malhelruĝo, helbluo kaj blanko.

Aston Villa
futbala klubo
Kluba nomo  Aston Villa Football Club
Fondita  1874
Stadiono  Villa Park
Kapacito  42 640
Prezidanto  Usono Randy Lerner
Trejnisto  Francio Rémi Garde
Ligo  unua angla ligo de futbalo (Premier League)
2013/14  15-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr
la kluba stadiono