Astronomia nova

libro far Johano Keplero

La Astronomia nova (kompleta titolo en origina Latina: Astronomia Nova ΑΙΤΙΟΛΟΓΗΤΟΣ seu physica coelestis, tradita commentariis de motibus stellae Martis ex observationibus G.V. Tychonis Brahe[1]) estas libro, publikigita en 1609, kiu enhavas la rezultojn de la dekjardaŭra esplorado pri la movado de Marso fare de la astronomo Johannes Kepler. Unu el la plej grandaj libroj pri astronomio, nome Astronomia nova havigis fortajn argumentojn por heliocentrismo kaj kontribuis per valora rigardo al la movado de planedoj, inklude la unuan mencion pri ties elipsa vojo kaj pri la ŝanĝo de ties movo al la movo de libere flosantaj korpoj male al objektoj sur rotaciaj sferoj. Ĝi estas agnoskata kiel unu el la plej gravaj verkoj de la Scienca revolucio.[2]

Astronomia Nova ΑΙΤΙΟΛΟΓΗΤΟΣ, sev physica coelestis, tradita commentariis de motibvs stellæ Martis, ex obſervationibus G.V. Tychonis Brahe
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano Keplero
Lingvoj
Lingvo Nov-Latino
Eldonado
Eldondato 1609
Loko Heidelberg
vdr

Leĝoj de Kepler redakti

La libro enhavas la unuajn du el la tri leĝoj de Kepler pri la moviĝo de planedoj:

Kepler eltrovis sian trian leĝon jardekon poste kaj publikigis ĝin en 1619 en Harmonices Mundi (Harmonioj de la mondo).

Notoj redakti

  1. Tie ĉi G.V. estas mallongigo por "Generositas Vestra", vidu Winiarczyk, Marek. (1995) Sigla Latina in libris impressis occurrentia: cum siglorum graecorum appendice, 2‑a eldono. OCLC 168613439.
  2. Voelkel, James R.. (2001) The composition of Kepler's Astronomia nova. Princeton: Princeton University Press, p. 1. ISBN 0-691-00738-1.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti