Malfermi ĉefmenuon
Asturoj en Iberio
Teito (konstruaĵo simila al la malnovaj asturaj domoj en Somiedo.

La asturoj (asturi en latino) estis antikva popolo kiu loĝis en la nordokcidento de la Iberia duoninsulo kaj kies teritorio troviĝis en plejparto el la nuna aŭtonoma regiono Asturio, la provincoj Leono kaj Zamoro en Kastilio kaj Leono, la oriento de Lugo kaj Oŭrenso (Galegio) kaj parto de la portugala distrikto Bragança.

Oni kredas ke la origino kaj formado de tiu ĉi kulturo radikas, inter aliaj aferoj, sur la miksado de indiĝena loĝantaro, kies devenoj ne estas klaraj, kun homgrupoj el la centr-eŭropaj regionoj. Tamen, la etneco por tiu ĉi grupo ne ŝajnas tute klara kaj la plejmulto el la esploristoj preferas pensi ke la nomumo asturoj estis nura konvenciismo uzata de la romianoj alveninte en la iberian nordokcidenton.

Temus pro grupoj de lokaj komunumoj, organizitaj laŭ valoj kaj mapli grandaj administraj teritoriaj dividoj. Tio ĉi estas konfirmebla pro la singulareco de la ornamaĵoj de la keramikaĵoj de la Ferepoko kiuj montras distriktajn malsamecojn. El dubinda lingva aparteno, ekzistas evidenta ĉeesto de vortoj rilataj al la kelta lingva grupo.

Pere de la klasikaj tekstoj eblas scii pri kelkaj el ĝiaj triboj, kiaj la pesikoj, la tiburoj aŭ la giguroj. Iliaj najbaroj estis la galaikoj, kantabroj kaj vakceoj. Konserviĝis kelkaj el la asturaj trajtoj, kiel la sistemo je densa loĝado kaj disa bazita sur memsufiĉaj vilaĝoj, la kolektiva ekspluatado de la tero aŭ la komunumaj tradicioj.

La ekiĝo de tiu ĉi kulturo fiksiĝas je la 6a jarcento a.K., kiu iel rilatis al la konfrontiĝo inter la oestrimnoj kaj la saefoj, laŭ rakonto de Avieno. La saefoj estis la unua kelta popolo kiu atingis Galegion en la 11a jc. a.K., kaj subigis la oestrimnoj, sed ĉi tiu influis sur la unuan ĉefe pri religiaj aferoj, la politika organizado kaj la permaraj rilatoj kun Bretonio kaj Irlando. Ilia karaktero, precipe militema igis ke Strabono diru ke ili estis la plej malfacile venkeblaj el tuta Luzitanio.