At-TurEt-Turo laŭ egipta arabe الطور estas marhavena urbo, kuracloko, sidejo de la Provinco Suda Sinajo en Egiptio. La loknomo venis de araba nomo por Monto Sinajo, kie Moseo laŭdire metis tabelojn de la leĝo.

Panoramo en Et Turo
Panoramo en Et Turo
At-Tur
urbo • havenurbo • kism
Administrado
Demografio
Loĝantaro 12 733  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 14′ N, 33° 37′ O (mapo)28.23333333333333.616666666667Koordinatoj: 28° 14′ N, 33° 37′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
At-Tur (Egiptio)
At-Tur (Egiptio)
DEC
At-Tur
At-Tur
Situo de At-Tur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El-Tor [+]
vdr
Enirejo de la kvaranteno

Demografio redakti

En Et Turo loĝis 43 720 homoj en 2021.

Geografio redakti

Et Turo situas laŭ la Sueza Golfo de la Ruĝa Maro inter 0-14 metrojn super la marnivelo. La ĉirkaŭaj montoj konsistas ĉefe el grejsoj. Ŝarm el Ŝejĥ troviĝas nur 78, Hurghada 112, Suezo 221, Saŭhaĝo 267, ĉefurbo Kairo 306, Minjo (Egiptio) 335 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Historio de la urbo komenciĝis jam en tempoj de la faraonoj kun la tiama loknomo Rajfa (aŭ Rajtu), kiu signifis "lando de fruktoj", ĉar la areo estis riĉa je daktilpalmoj. En la Biblio la urbo estas menciita sub la nomo Elim. Post Kristo precipe en la 3-a jarcento la loko estis rifuĝejo de molestitaj kristanoj, baldaŭe la loko estis administra centro en la romia kaj la bizanca tempoj, en la 6-a jarcento la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a konstruis monaĥejon. La urbo fakte fondiĝis en la 13-a jarcento. En 1541 la portugaloj sukcese atakis la urbon, sed poste ili foriris al Suezo. De la mezepoko ĝis 1937 Et Turo estis kvarantena stacio por pilgrimantoj. Inter 1967-1979 Israelo posedis la areon.

 
Fora panoramo

Ekonomio redakti

Ekonomio de Et Turo konsistas el agrikulturo (iom da tritiko- kaj hordeo-areoj, olivoj kaj daktiloj, krome bredado kaj fiŝkaptado), komercado, iom da naftoputoj ekde la (1970-aj jaroj) kaj turismo. Oni trovis termofontojn (37 °C) kun sulfura akvo, tial ekzistas medicina turismo.

Religio redakti

En Et Turo vivas islamanoj kaj kristanoj.

Klimato redakti

Et Turo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 7 mm plejparte decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 17-28 °C.

Trafiko redakti

Et Turo ne havas fervojon, sed ekzistas traira ĉefvojo inter Suezo kaj Ŝarm el Ŝejĥ. La urbo havas enlandan flughavenon malgrandan maran havenon.

 
Vido en Et Turo

Vidindaĵoj redakti

  • preĝejoj
  • monaĥejo
  • kuracbanejo

Referencoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans