Atari 7800 estas la nomo de videoludilo kreita de la firmao Atari. La videoludilon projektis firmao General Computer kaj ĝi estis reen kongrua al Atari 2600. Atari 7800 estis lanĉita en junio 1984. Vidiga sistemo de la videoludilo povis prilabori ĝis 100 sprajtoj samtempe (tiutempe neatingebla rezulto). Tamen sonsistemo estis arkaika kaj por solvi la problemon estis fabrikata speciala kartoĉo kun enmuntita sonĉipo Pokey. Atari 7800 havis eblon modifiĝi ĝis plenrajta persona komputilo - per uzo de en-/el-interfacoj al ĝi eblas komuti klavaron, diskilon, printilon ka. Al la videoludilo estis fabrikita memorkartoĉo kun baterioj. La kartoĉo estis uzata por fiksi tabelon de rezultoj.

Atari 7800
Antaŭita de Atari 5200 Super System
Sekvita de Atari XEGS
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti