Atbara (rivero)

(Alidirektita el Atbara Rivero)

La rivero AtbaraAtbarah (en araba, نهر عطبرة, Nahr' Atbarah‎) estas longa rivero de nordorienta Afriko, alfluanto de la dekstra bordo de la rivero Nilo, nome la lasta de la grandaj konstantaj alfluantoj antaŭ la Nila delto. Ĝi ekfluas en nordokcidente de Etiopio, proksimume 50 km norde de la lago Tana kaj 30 km okcidente de Gondar kaj trafluas ĉirkaŭ 805 km ĝis enflui en Nilon ĉe la samnoma urbo Atbara, en regiono nord-centra de Sudano.

Atbara (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 120 km
Fluo
Geografio
Landoj Etiopio
Regionoj [[]]
vdr

Ĝia ĉefa alfluanto, nome la rivero Tekeze (en amhara: "Terura"), estas eble la vera supra fluaĵo de la rivero Atbara konsiderante, ke ĝi havas la plej longan fluejon antaŭ la kunfluo de ambaŭ riveroj nordoriente de Sudano. Aliaj gravaj alfluantoj estas la riveroj Ŝinfa, okcidente de la lago Tana, kaj Angereb, kiu ekfluas norde de la urbo Gondar.

La plej parto de la jaro la rivero Atbara estas apenaŭ rojeto. Tamen, dum la pluvsezono (ĝenerale inter Junio kaj Oktobro) ties nivelo supreniras pli ol 5 m de la normala nivelo, kio igas ĝin grava bariero inter la distriktoj Norda kaj Centra de la regiono etiopia Amhara.

Hidrologio redakti

Averaĝa monata flukvanto (1912–1982) de Atbarah mezurita proksimume 25 km supren de ties enfluejo, en m3/s:[1]

Notoj redakti