Atenco en la katedralo de Sveta Nedelja

La Atenco en la katedralo de Sveta Nedelja (sankta dimanĉo) estis la plej granda terorisma ago en historio de Bulgario. Ĝi okazis la 16-an de aprilo 1925, kiam grupo de Bulgara Komunista Partio (BKP) eksplodigis tegmenton de katedralo Sankta Nedelja, en Sofio. Tio okazis dum la funebra ceremonio de generalo Konstantin Georgiev, kiu estis murdita en alia komunista atenco, la 14-an de aprilo. Mortis ĉ. 150 personoj en la katedralo, ĉefe la milita kaj politika elito de la lando kaj vundiĝis ĉ. 500.

La eventoj redakti

 
La katedralo post la eksplodo

Post la malsukceso de la Septembra ribelo en 1923 kaj la malpermeso de la BKP fare de la Supera kortumo de apelacio, la 2-an de aprilo 1924, la komunista partio trovis sin en akra situo. La registaro arestis multajn aktivulojn kaj la ekzisto de la BKP estis minacata. La partio organizis sekretajn teroristajn grupojn. Oni rekrutis en decembro de 1924 Petar Zadgorski, laboriston en la katedralo. Dimitar Hadĵidimitrov kaj Dimitar Zlatarev volis murdon de polica direktoro Vladimir Naĉev kaj tiel esperis larĝan partoprenon en la funebra servo. La ideon akceptis Stanke Dimitrov, sekretaro de la Centra Komitato, kiu diskutis tion kun Georgij Dimitrov kaj Vasil Kolarov, ĝenerala sekretario de la kominterno, en la frua 1925. Ili ne akceptis la proponon, ĉar ili volis agon, kiu povas antaŭi larĝ-skalan ribelon.

Dumtempe la registaro premis plu la komunistojn. La influa komunisto Valĥo Ivanov estis murdita la 11-an de februaro 1925. Jako Dorosiev – unu ĉefo de la terorista komunista grupo - estis murdita la 26-an de marto.

Pro la forta gardado dum la funebra ceremonio de Vladimir Nachev, la komunistoj decidis elekti novan viktimon. Je la 20-a horo, la 14-an de aprilo, komunistoj murdis generalon Konstantin Georgiev, parlamentanon.

La funebra servo okazis la 16-an de aprilo, Sankta Ĵaŭdo. Je la 7-a horo, Zadgorski kondukis Nikola Petrov al la tegmento, kie Petrov eksplodigis je signo de Zadgorski, je la 15-a horo kaj 20 minutoj.

Mortis ĉ. 150 personoj en la katedralo, ĉefe la militara kaj politika elito de la lando kaj vundiĝis ĉ. 500. Ĉiuj registaranoj travivis, dum caro Boriso la 3-a ne partoprenis.

Inter la viktimoj estis generalo Kalin Najdenov, ministro de militaferoj en la unua mondmilito; Stefan Nerezov, komandisto de Bulgara armeo ĉe Dojran; generalo Ivan Popov, generalo Grigor Kjurkĉiev; urbestro de Sofio Paskal Paskalev, la landa guberniestro Nedelĉev, la polica ĉefo Kisov, tri parlamentanoj, 25 virinoj kaj infanoj.

Sekvoj redakti

Post la atenco, oni deklaris militjuron kaj murdis ĉ. 450 personojn dum la sekvaj du semajnoj, inter la viktimoj estis la poeto Geo Milev kaj ĵurnalisto Josif Herbst. Pliaj komunistoj estis juĝitaj je longtempa prizono.

Oni murdatencis la gvidantojn de la komunista terorisma grupo, Kosta Jankov kaj Ivan Minkov. Aliaj organizantoj sukcesis fuĝi (Dimitar Zlatarev, Petar Abadĵiev kaj Nikola Petrov) al la Sovetunio tra Jugoslavio. Forlasante la partion, Petar Zadgorski kapitulacis al la polico kaj faris konfeson.

Militara juĝejo en Sofio – inter la 1-a kaj 11-a de majo – juĝis je morto Petar Zadgorski, leŭtenant-kolonelon Georgi Koev kaj Marko Fridman. Marko Fridman konfesis, ke la organizo estis financita kaj apogita kun armiloj el la Sovetunio, sed donis la respondecon je Kosta Jankov kaj Ivan Minkov.