Atsuo Asami

japana astronomo

Atsuo ASAMI (japane : 浅見 敦夫 Asami Atsuo, naskiĝis en 1952) estas japana amatora astronomo.

Li observas elde sia propra "Astronomia Observatorio de Hadano", de MPC kodo 355 Hadano)[1] en la urbo Hadano (gubernio Kanagaŭa), ĉirkaŭ 60 km sude de Tokio.

Li estas ano de la Japan Spaceguard Association.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 7 asteroidojn[2] inter 1997 kaj 1999.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti