Audignies

komunumo en Francio

Audignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Audignies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay
INSEE kodo 59031 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59031
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 369  (2021) [+]
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 17′ N, 3° 49′ O (mapo)50.2869444444443.8119444444444Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 49′ O (mapo) [+]
Alto 129 m - 159 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3,66 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Audignies (Nord)
Audignies (Nord)
DEC
Audignies
Audignies
Situo de Audignies
Audignies (Francio)
Audignies (Francio)
DEC
Audignies
Audignies
Situo de Audignies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Audignies [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 369 loĝantoj sur areo de 3,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 101 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.

Blazono de Audignies.
Blazono de Audignies.

Geografio redakti

Audignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝo Audignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Audignies etendiĝas sur 3,66 km².

Historio redakti

Audignies estas unu el la malmultaj vilaĝoj de Francio, el kiu neniu denaskulo mortis dum la Unua mondmilito.

Vidindaĵoj redakti

Estas en Audignies kastelo de la 15-a jarcento. Ĝi estis parte klasifikita kiel Monumento historia en 1984 [1]. La konstruado de tiu kastelo estis atribuita al Guillaume de Sars (1370-1438), filo de Alard (kromnomita la Liono de Sars).

Administrado redakti

Audignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti